Eŭstako la 3-a (Bulonjo)

Eŭstako la 3-a estis grafo de Bulonjo de 1087 ĝis sia morto ĉirkaŭ 1125, kaj filo de Eŭstako la 2-a (Bulonjo) kaj Sankta Ida de Loreno.

Eŭstako la 3-a
Grafo de Bulonjo
Gotfredo de Bouillon kaj baronoj en la palaco de Aleksio la 1-a
Gotfredo de Bouillon kaj baronoj en la palaco de Aleksio la 1-a
Persona informo
Eustache III
Naskiĝo 1060
en Lorena duklando
Morto 1125
en Rumilly
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Eŭstako la 2-a vd
Patrino Ida de Loreno vd
Gefratoj Ida • Baldueno la 1-aGotfredo de Bouillon vd
Edz(in)o Maria de Skotlando, grafino de Bulonjo vd
Infanoj Matilda de Bulonjo vd
Profesio
Okupo feudatory vd
Grafo de Bulonjo
Dum 10871125
Antaŭulo Eŭstako la 2-a
Sekvanto Matilda kune kun Stefano de Blois
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li partoprenis en la Batalo apud Hastings en 1066 kiel aliancano de Vilhelmo la Konkerinto, kaj eble estis li kiu mortigis la anglo-saksan reĝon Haroldon la 2-an. Kiam la ĉevalo de Vilhelmo mortis dum la batalo, Eŭstako donis al li sian ĉevalon.

Li heredis la graflandon de Bulonjo en 1087, kiam lia patro Eŭstako la 2-a mortis.

En 1096 li partoprenis la unuan krucmiliton, kune kun siaj fratoj Gotfredo de Bouillon kaj Baldueno la 1-a, sed baldaŭ revenis al siaj bienoj. Li edziĝis al Maria de Skotlando, filino de reĝo Malkolmo la 3-a kaj Sankta Margareta de Skotlando. Ili havis unu infanon, Matilda de Bulonjo, kiu estis la edzino de reĝo Stefano de Blois.

Tuj post la morto en 1118 de lia pli juna frato Baldueno, oni proponis al li la tronon de Jerusalemo. Komence Eŭstako diris ke li ne deziris ĝin, sed post iom da tempo estis persvadata akcepti ĝin kaj komencis vojaĝon al Jerusalemo. Tamen, kiam li atingis Apulion, li ricevis la novaĵon ke lia fora parenco Baldueno de Bourcq estis kronita, kaj li revenis al Bulonjo.