Margareta de Skotlando (sanktulino)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Margareta de Skotlando (apartigilo)

Margareta de Skotlando (naskiĝis ĉirkaŭ 1046/1047 en Nadas, Hungario; m. la 16-an de novembro 1093 en Edinburgo, Skotlando) estis kiel edzino de Malkolmo la 3-a reĝino de Skotlando.

Sankta
Sankta
Margareta de Skotlando
Reĝedzino de Skotlando
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1046/1047
en Baranya
Morto 16-an de novembro 1093 (1093-11-16)
en Edinburgo
Tombo Dunfermline Abbey vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Eduardo la Ekzilito vd
Patrino Agata, edzino de Edvardo la Ekzilito vd
Gefratoj Cristina, daughter of Edward the Exile • Edgar Aetheling vd
Edz(in)o Malkolmo la 3-a
Infanoj Maria de Skotlando, grafino de Bulonjo • Edmund of Scotland • Ethelred of Scotland • EdgarAleksandro la 1-a • Matilda of Scotland • Davido la 1-a de Skotlando • Edward of Scotland vd
Profesio
Okupo reĝino vd
Sanktulino
Kanonizo 1250
Festotago 16-a de novembro, (10-a de junio)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Margareta estis la plej aĝa filino de princo Eduardo la Ekzilito de Anglio (1016–1057), filo de la angla reĝo Edmundo Ironside (989–1016) kaj lia edzino princino Agata, kiu eble estis parenco de Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio). Ŝi naskiĝis verŝajne en Hungario kaj kreskis tie kune kun siaj du gefratoj, Edgar Aetheling kaj Kristina.

En 1057 la senfila Eduardo la Konfesanto eltrovis ke ŝia patro ankoraŭ vivis, revokis lin kaj nomumis lin sian heredonton. Tamen Eduardo la Ekzilito mortis - eble murdata - nur du tagojn post sia reveno al Anglio en aŭgusto 1057. Lia familio restis en Anglio kaj Edgar Aetheling iĝis ebla heredonto de la angla trono.

Laŭ tradicio, post kiam Vilhelmo la Konkerinto kaptis la anglan tronon en 1066 Agata decidis translokiĝi kun siaj gefiloj al Eŭropo, sed tempesto pelis ŝian ŝipon al Skotlando kie ŝi alteriĝis ĉe loko poste nomata St Margaret's Hope (La Espero de Sankta Margareta), proksime al la vilaĝo North Queensferry kiu situas dek mejlojn for de Edinburgo. En Skotlando ŝi petis la protekton de la reĝo, Malkolmo la 3-a, kiu verŝajne estis vidvo. Li edziĝis al Margareta, eble parte pro politikaj kialoj: estis avantaĝe edziĝi al ano de la anglosaksa reĝa familio. Poste Malkolmo plurajn fojojn invadis Anglion, probable por subteni la pretendon de Edgar Aetheling al la angla trono.

Ŝi mortis en Edinburgo nur kvar tagojn post kiam ŝia edzo estis mortigata, kaj ŝia filo Eduardo mortige vundiĝis, proksime al Alnwick, Northumberland. Ŝi entombiĝis en abatejo ĉe Dunfermline, kiun ŝi fondis por konservi relikvon, supozatan fragmenton de la Kruco. Ŝia riĉe juvelata kopio de la evangelioj estas nun en Biblioteko Bodleian.

Pieco kaj Kanoniziĝo redakti

Margareta havis reputacion esti serioza virino kiu tre malofte ridetis. Ŝi kutimis manĝigi malriĉulojn kaj orfojn antaŭ ol manĝi si mem, kaj meznokte ellitiĝis por ĉeesti diservojn.

Ŝi kanoniziĝis en 1250. Ŝi nuna fest-tago estas la 16-an de novembro: antaŭe, ekster Skotlando, ĝi estis la 10-an de junio, pro ke la 16-an de novembro estis la fest-tago de alia sanktulino.

Gefiloj redakti

Margareta kaj Malkolmo la 3-a havis ok gefilojn:

  • Eduardo, mortigita en 1093
  • Edmundo (n. post 1070, m. post 1097)
  • Ethelred, kiu iĝis abato de Dunkeld kaj poste monaĥo en Somerset
  • Edgar (m. 1107), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1097
  • Aleksandro (ĉ.1078-1124), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1107
  • Davido (ĉ.1084-1153), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1124
  • Edita (ĉ.1080-la 1-an de majo 1118), kiu edziĝis al Henriko la 1-a (Anglio)
  • Maria kiu edziniĝis al Eŭstako la 3-a, grafo de Boulogne