Graflando Bulonjo
(Alidirektita el Boulogne (graflando))
La Graflando Bulonjo, esperantigite Bulonjo, nederlande Bonen aŭ Beunen, estis historia teritorio en la nord-okcidento de Francio, ĉe la Maniko en la hodiaŭa departemento Pas-de-Calais. Ĝia ĉefloko estis la nun havenurbo Bulonjo-ĉe-Maro.
Graflando Bulonjo | ||||||
| ||||||
Geografio | ||||||
Ĉefurbo: | ||||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||
El Bulonjo venis la dinastio de Bulonjo (vidu sube), kiu regis tie proks. de 1033 ĝis 1151. Kelkaj gravaj anoj de tiu dinastio estis:
- Eŭstako la 2-a, grafo de Bulonjo
- Gotfredo de Bouillon, gvidanto de la Unua krucmilito
- Baldueno la 1-a, reĝo de Jerusalemo
Grafoj de Bulonjo (latine Bononia)Redakti
Dinastio de BulonjoRedakti
- Eŭstako la 1-a, 1033–ĉ. 1048; edziĝis kun Matilda, filino de grafo Lamberto la 1-a de Loveno
- Eŭstako la 2-a, m. ĉirkaŭ 1090
- Eŭstako la 3-a, m. 1125
- Matilda, m. 1151; edziniĝis kun Stefano de Blois, reĝo de Anglio
Dinastio de BloisRedakti
- Eŭstako la 4-a, 1150-1153; filo de Stefano
- Vilhelmo la 1-a, 1153-1159; frato de Eŭstako
- Maria, m. 1180; fratino de Vilhelmo, edziniĝis kun Mateo de Alzaco, grafo de Flandrio
Dinastio ChâtenoisRedakti
- Mateo de Alzaco, 1159-1173; grafo de Flandrio, edzo de Maria
- Ida de Alzaco, 1173-1227, filino de Mateo
Dinastio DammartinRedakti
1191–1245
Dinastio AŭvernjoRedakti
proks. 1258–1440