Ebenigtabulo

apartigilo

Ebenigtabulo estas ilo de masonisto. Ĝi estas plasta aŭ ligna tabulo (proksimume 20-cma per 30-cma), kun tenilo, kiu utilas unue por preni morteron, kaj due ebenigi, tio estas glatigi la morteron aŭ la betonon por ebenigi ĝin.

Ebenigtabulo

Ligna ebenigtabulo

Ligna ebenigtabulo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por prenado kaj ebenigado de mortero
Rilataj trulo
vdr

Ekzistas multaj specoj de ebenigtabuloj, kun najlo aŭ kun spongo por finaspektigi ŝmiraĵojn, kiaj la skrapitaj, lavitaj aŭ spongitaj ŝmiraĵoj.