Écaussinnes

belga municipo en la provinco Hainaut
(Alidirektita el Ecaussinnes)

Écaussinnes (france, [E:kosin']; valone Les Scåssenes) estas belga municipo en la provinco Hainaut, situanta je 40km sude de Bruselo. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 922 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Soignies (nederlande Zinnik).

Écaussinnes
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 7190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 922  (januaro 2016)
Loĝdenso 282 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 4° 10′ O (mapo)50.5666666666674.1666666666667Koordinatoj: 50° 34′ N, 4° 10′ O (mapo)
Areo 34,96 km² (3 496 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Écaussinnes (Belgio)
Écaussinnes (Belgio)
DEC
Écaussinnes
Écaussinnes
Situo de Écaussinnes en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Écaussinnes [+]
vdr

Ekde 1977 la municipoj Écaussinnes-d'Enghien, Marche-lez-Écaussinnes kaj Écaussinnes-Lalaing apartenas al Écaussinnes, la ĉefa municipo.

Tra la centro fluas la rivereton "La Sennette".

Écaussinnes estas la naskiĝurbo de la franclingva kantisto Julos Beaucarne.

Historio redakti

Qian Xiuling (elp. cjen siuling), surloke ankaŭ nomata Perlinghi, ĉinadevena virino, savis en 1944 preskaŭ 100 lokajn civitanojn de la mortigo fare de la nazioj. Estas strato nomata Rue Perlinghi honore al ŝi[1].

La viadukto Pont des Douces Arcades kiu celis ligi la urbojn Nivelles kaj Soignies pere de tramo, sed la projekto estis haltigita post la unua mondmilito.

Turismo redakti

La 12-jarcenta kastelo (Château de Écaussinnes-Lalaing) konstruita sur praa romia placo, datiĝas el la mezepoko. En ĝi troviĝas muzeo pri porcelano kaj glaso kaj la asocio Médiévie organizas eventojn en ĝi.

Ĉiujare en julio okazas festivalo de klasika muziko en la 14-jarcenta kastelo Château de la Folie[2].

Écaussinnes estas esenca haltejo suvoje al vizito de la parko kanaloj kaj kasteloj (Parc Canaux et Châteaux)[3].

La pitoreska ĉirkaŭaĵo povas esti malkovrita per la promenado nomata Val de la Sennette, en kiu pasis la malnova fervoja linio 106, kiu iam ligis Écaussinnes al Clabecq (Tubize) kaj kiu nuntempe estas parte verda vojo (en Belgio konata sub la nomo RAVEL).

Ĝemelurboj redakti

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la municipo (france)

Referencoj redakti

  1. (en) Liao Liqiang, Map stamps claim over islands, China Daily, p. 5, la 27-an de oktobro 2012,
  2. (fr) Retejo de la Festivalo pri klasika muziko en Château de la Follie Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (fr) Retejo Parc Canaux et Châteaux (parko de kanaloj kaj kasteloj)