Ecover [Ekover] estas flandra entrepreno kiu grandskale produktas purigo-produktojn je ekologia maniero. La respekto por homo, besto kaj naturo estas centraj en ĝia filozofio.

Ecover
negoco • entrepreno vd
Dum 1980 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Sidejo Malle
TTT Oficiala retejo
vdr

Ecover fondiĝis en 1979 kaj intertempe kreskis ĝis la tutmonda merkata gvidanto en purigo-produktoj ekologiaj. Produktoj de la firmao troveblas en pli ol 22 landoj.

Historio redakti

La unuan ekologian sapon produktis Ecover en malgranda farmbieno en la nordo de Belgio. Ĝis 1987 la produktoj estis haveblaj nur en specialaj naturaj vendejoj. Poste ankaŭ ekvendiĝis la produktoj en superbazaroj; precipe en Anglio ili estas tre sukcesaj.

Fine de la okdekaj jaroj, evidentiĝis ke la ĝistiama fabriko ne estis sufiĉe granda. Ecover tiam konstruis la unuan ekologian fabrikon en la mondo. La entrepreno ekuzis ĝin en la jaro 1992.

En 2004 Ecover produktis monate ĉirkaŭ 460 tonelojn da purigaj produktoj.

Gamo redakti

Eksteraj ligiloj redakti