Eden ULV estas familio de procesoroj fare de firmao VIA Technologies. La procesoro estas projektita laŭ arkitekturo CoolStream kaj havas procesorkernon Esther. Frekvenco de la procesoroj estas de 400 MHz ĝis 1,5 GHz kaj varmoradion de 2,5 W ĝis 7,5W. Por atingi la altan energiŝparon estis uzita teknologio PowerSaver fare de VIA, kiu ŝanĝas frekvencon depende de kalkulŝarĝo. Uzo de du sendependaj generiloj kun sistemo de faza frekvencilo, permesas veni al stato de energiŝparo dum unu takto. Komparu kun Pentium M, kie la proceso povas daŭri dum kelkaj miloj taktoj. La procesoroj uzas instrukciarojn: MMX, SSE, SSE2 kaj SSE3. Eden ULV havas staplojn L1 kaj L2 po 128 Kb, 16-etapan ĉenstablon kaj blokon FPU funkciantan je frekvenco de procesorkerno. La procesoro uzas buson FSB Quad Pumped Bus fare de Intel, kiu en vario de VIA havas nomon V4. La buso havas frekvencon 400, 533 kaj 800 MHz. Grava trajto de la procesoro estas uzo de PadLock Security Engine. La procesoro estas pakita en korpo nano-BGA2 kaj havas areon 21×21×1,85 mm. Eden ULV estas produktata fare de fabrikoj de IBM laŭ 90-nm teknologio silicio sur izolilo.

Eden ULV
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
La procesoro VIA Eden