Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary („Edinburga Poŝvortaro Esperanta“) estas vortaro, verkita de Jane Baird, William Harvey kaj John Mabon Warden de Edinburga Esperanto-Societo. Ĝi aperis en 1915, sed estas plurfoje reeldonita kaj represita de la Thomas Nelson & Sons el Edinburgo, Skotlando.

The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary
The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary
The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary
Aŭtoro Diversaj
Eldonjaro 1915
Urbo Edinburgo
Eldoninto Thomas Nelson & Sons
Paĝoj 288
vdr

Disvendiĝas pli ol cent mil ekzempleroj en angla-parolantaj landoj.

Recenzoj redakti

 
 La fakto, ke tiu vortaro atingas sian 14-an eldonon estas plej elekventa pruvo pri ĝia taŭgeco ĉiurilata. La vorttrezoro estas reviziita kaj ĝisdatigita sub la direkto de J. M. Warden, la nuna prezidanto de la Esperantista Akademio, kun la kunlaborado de F-ino Jane Baird kaj de William Harvey. La dimensioj de la nuna eldono estas iom pli grandaj ol tiuj de la antaŭaj. Tio permesis uzi pli grandajn, do pli klarajn litertipojn. Malgraŭ tio, la libreto ne perdis sian formaton de poŝvortaro. Ni varme povas rekomendi tiun bele eldonitan libron
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Eksteraj ligiloj redakti