MÓZES-FINTA Erzsébet (mo:zeŝ) estas hungara pentristino, grafikistino naskita en Mereni la 20-an de februaro 1945. Ŝi estis la edzino de Attila Mózes.

Biografio redakti

Edit Mózes-Finta studis en Szilágysomlyó kien oni koloniigis siajn gepatrojn en devigloko en 1950. La mezlernejon ŝi finis en Târgu Mureş en 1966. Ŝi havigis diplomon en la fako pri grafiko en la Universitato de Arto kaj Dizajno en 1974 en Kluĵo. Li faris ilustraciojn, filmafiŝojn, fotografikaĵojn. Ŝi laboris al libroeldonejoj, ŝiaj tekstgrafikaĵoj aperis en Utunk, Korunk, Igaz Szó. En 1992 ŝi translokiĝis Hungarujo.

Fonto redakti