Edson Taschetto Damian

Edson Taschetto Damian ([edson tasketto damjan] ; naskiĝis la 4-an de marto 1948 en Jaguari) estas brazila episkopo

Edson Taschetto Damian
Dom Edson, kun la tukuma ringo en la maldekstra mano, la tagon de sia episkopa konsekrado, la 24-an de majo 2009
Dom Edson, kun la tukuma ringo en la maldekstra mano, la tagon de sia episkopa konsekrado, la 24-an de majo 2009
Dom Edson, kun la tukuma ringo en la maldekstra mano, la tagon de sia episkopa konsekrado, la 24-an de majo 2009
Persona informo
NomoEdson Taschetto Damian
Dato de naskiĝo4-a de marto 1948
NaskiĝlokoJaguari
Aĝo76
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoBrazilo
Lingvoj
Parolata lingvoportugala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estas episkopo de São Gabriel da Cachoeira ekde la 4-a de marto 2009.

Biografio redakti

Naskiĝinta en Jaguari, Rio Grande do Sul, (Brazilo) la 4-an de marto 1948, Edson Taschetto Damian estis pastrigita la 20-an de decembro 1975. En 1980, li instalis sin en Salvador de Bahio kaj entreprenis laboron de surstrata edukisto.

En 1981, li daŭrigis tiun mision en Bolivio kun Keĉuaj Indianoj.

De 1987 al 1993 li estis instruisto pri religio. Ekde 1999, li reiris al Brazilo kiel misiisto en la ŝtato Roraima.

Episkopo redakti

La 4-an de marto 2009, tagon de lia 61-a datreveno, Edson Taschetto Damian estis nomumita episkopo de São Gabriel da Cachoeira. Li estis ordinita la 24-an de majo 2009, de emerita episkopo Dom José Song Sui-Wan. Li estas la unua ne salesiana episkopo de tiu dioceso depost 1941.

 
Ms-ro Damian (dekstre) kun Ms-ro Leopoldo González, sekretario de la CELAM, kun kelkaj infanoj en urbo Matapi (februaro 2011).

Moto redakti

« Com Jesus amar e servir » (« Kun Jesuo ami kaj servi »)

Internaj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti