Eduardo Eurnekián

Eduardo Eurnekián estas armen-argentina entreprenisto kaj milionulo naskiĝinta en 1932.

Eduardo Eurnekián
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1932 (1932-12-04) (91-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Li estis la posedanto de gravaj amaskomunikiloj argentinaj kiaj Cablevisión kaj América TV. Li ankaŭ regis sum la problemigaj fluglinioj LAPA kaj Southern Winds (kune kun la entreprenisto Juan Maggio).

En 1986 li akiris la ĵurnalon El Cronista Comercial, kiun Eurnekián decidis transformi en amasĵurnalo. En 1989 li ŝanĝis ĝian nomon El Cronista Comercial al la nuna El Cronista. En 1994 ĝi estis la unua argentina ĵurnalo kun reta versio.

Li estas akciisto kune kun Ernesto Gutiérrez (prezidanto de Aeropuertos Argentina 2000) de la entrepreno Inversora Cervecera SA kiu en junio 2007 aĉetis al AmBev la biermarkojn Bieckert, Palermo kaj Imperial kaj ankaŭ bierfabrikejon.

Inter aliaj negocoj de la entreprenisto troviĝas la koncedoj de la aŭtovojoj 4 kaj 8 argentinaj (Corporación América-Helport) kaj la pruduktado de vivbrulaĵoj (Unitec Bio) kun investado de 300 milionoj da dolaroj en oktobro 2007. Li ankaŭ havas aliajn gravajn entreprenojn en la provincoj Formosa kaj Chaco.

En noviembo 2006, kune kun la entreprenistoj Enrique Eskenazi (Grupo Petersen) kaj Hugo Sigman (Biogénesis Bagó) intencis aĉeti SanCor, unu el la plej grandaj laktaĵfarejoj de Argentino. Fine la negocado ne sukcesis.

Eurnekián estas unu el la armenoj de la armena diasporo kiu plej kontribuas por la evoluo de Armenio kaj Montara Karabaĥo. En la lastaj dek jaroj Eurnekián investis kaj donacis milionojn da eŭroj por la disvolvigo de la agrikulturo kaj la teknologioj. Ekde oktobro ĝis 2011 estis konstruita nova terminalo de la flughaveno Zvarnoc en kiu li investis 160 milionojn da usonaj dolaroj kaj komence de aprilo, li donacis 3 500 komputilojn por infanoj de Respubliko Montara Karabaĥo.

Eksteraj ligiloj redakti