Edward Hibberd Johnson

usona inventisto

Edward Hibberd Johnson (4a de januaro, 1846 – 9a de septembro, 1917)[1] estis inventisto kaj negocisto asocia al la usona inventisto Thomas Alva Edison. Li partoprenis en multaj el la projektoj de Edison, kaj estis partnero en frua organizo kiu evoluis en la kreadon de la entrepreno General Electric. Kiam Johnson estis Vicprezidanto de la Edison Electric Light Company, nome antaŭaĵo de Con Edison, li kreis la unuan konatan elektre lumigitan kristnaskan arbon en sia hejmo de Novjorko en 1882. Edward H. Johnson iĝis la patro de elektraj lampoj por kristnaskaj arboj. Li mortis pro elektra akcidento.

Edward Hibberd Johnson
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1846 (1846-01-04)
en Kantono Chester
Morto 9-an de septembro 1917 (1917-09-09) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Putnam Cemetery
Subskribo Edward Hibberd Johnson
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Notoj redakti

  1. January 4 - Today in Science History Alirita la 28an de aŭgusto 2019.