Edzperanto
Edzperanto estas vortokunfando el la vortoj edzo kaj peranto. Ĝi sonas simile al Esperanto kaj pro tio konatiĝis kiel ŝerca esprimo pri la rolo de Esperanto kiel perilo de geedzecoj.
La vortludon Esperanto - Edzperanto inventis Raymond Schwartz. Ĝi aperis en 1923 en lia poemo "La bona peranto" en Literatura Mondo[1]. La poemo temas pri du amikinoj, kiuj interparolas pri trovado de edzoj, kaj finiĝas per la vortoj:
- "Kaj kiam nin la pastro benas,
- Ĝi estas dank' al Esperanto!"...
- ... La dua diris: "Mi komprenas,
- Por vi ĝi estas ... Edzperanto!"
En la postaj jardekoj, la esprimo eniris la ĝeneralan lingvouzon.
Kaŝnomo
redaktiEdz-Peranto ankaŭ estis kaŝnomo de pola esperantisto, kiu verkis la libron Flirto Esperanto:
Edz-Peranto. Flirto Esperanto. Eld. N. Ŝapiro, Varsovio, 1932(?)
|
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Literatura Mondo 1923-08 (aŭgusto), p. 145[rompita ligilo]