Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Egzismo estas la opinio ke la son-kombino "kz" en Esperanto praktike plej ofte prononciĝas kiel "gz" kaj tial ankaŭ devus esti skribata kiel "gz". Egzistoj argumentas, ke en normala (nature, duonrapida) parolrapideco tre malfacilas prononci "kz" tiel ke kutime elbuŝiĝas "gz" aŭ "ks". Opiniante ke "gz" estas la pli ofte el ĉi tiuj du prononcoj, ili urĝas, ke oni alĝustigu la skribon al tiu prononco, kaj tial skribu "gz".

Egzistoj bazas sian proponon sur la principo "unu litero - unu sono", kiun jam formulis Zamenhof. Se oni skribas "kz" sed praktike elparolas "gz", oni malobeas tiun principon, ĉar tiam por la litero "k" estas du sonoj: /k/ kaj /g/. (Kaj se oni elparolas "ks", oni ankaŭ malobeas la principon, ĉar tiam "z" prononciĝas foje kiel "s" kaj foje kiel "z").

KontraŭargumentojRedakti

Por argumenti kontraŭ egzismo, oni povas distingi inter norma elparolo kaj praktika elparolo. Tiuj du ne ĉiam samas: En norma elparolo la "n" en "ni" kaj la "n" en "lingvo" devus prononciĝi same, sed praktike la "n" en "lingvo" prononciĝas velare. En ĉi tiu kazo, la diferenco ne multe gravas, ĉar ne ekzistas aparta velara naza konsonanto, kun kiu la "n" en "lingvo" povas konfuziĝi. Sed foje la praktika prononco ankaŭ povas kaŭzi konfuzon, ĉar iu litero prononciĝas kiel alia litero. Ekzemploj estas la prononcoj /suptaso/, /apsolute/ kaj /egzerco/ por "subtaso", "absolute" kaj "ekzerco". Sed ĉar tiuj prononcoj ne estas normaj, ili ne provizas pravigon ŝanĝi la literumon.

Aldone, ekzistas multaj misprononcoj en Esperanto, ofte pro nacilingvaj influoj. La egzistoj ial volas normigi nur la prononcon "gz", sed ne la aliajn kontraŭnormajn prononcojn ofte aŭdatajn.

Multaj aliaj songrupoj aŭ sonoj ne estas "normalaj" al iu aŭ alia grupo. Ekzemploj de oftaj misprononcoj pro nacilingva influo estas jenaj:

  • la sonoj /z/ kaj /v/ estas tute fremdaj al parolantoj de hispana lingvo,
  • la sono /p/ estas stranga al araboj,
  • vortkomenca c (sono /ts/) estas malfacilega por usonano, sed tute normala por ruso,
  • la sono ĥ estas malfacila por multaj anglaparolantoj kaj la parolantoj de diversaj aliaj lingvoj, sed tute normala kaj facila por multaj aliaj neokcidenteŭropanoj,
  • vortkomencaj sp, st, sk estas malfacilaj por hispanoj kaj portugalparolantoj, sed normalaj por multaj aliuloj,
  • la distingo inter vortkomenca sp kaj ŝp estas malfacila por germanoj kaj por parolantoj de certaj dialektoj de la angla,
  • la sono ŭ en iuj lokoj povas esti malfacila por germanoj kaj rusoj, sed estas tute normala por anglaparolantoj, araboj, kaj multegaj aliaj,
  • ĉiuj konsonant-kombinoj povas esti malfacilaj por tiuj kies lingvoj ne havas konsonantajn kombinojn.

Se oni formetus ĉiun sonon kiu ne estas "normala" al iu al alia etno, certe restos nur malmultaj eblaj fonemoj.

Ankaŭ viduRedakti