Eklaboru estis la unua interreta laborperejo en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas taŭgajn taskojn, povis tie afiŝi informojn pri siaj kapabloj kaj deziroj, dum esperantistaj organizaĵoj kaj unuopuloj povis diskonigi novajn postenojn kaj farendaĵojn.

La retejo estis lanĉita la 15-an de novembro 2006, enkadre de la 5-jariĝo de la ekzisto de Vikipedio en Esperanto, kun kiu ĝi havis la saman iniciatinton, Chuck Smith.

En Novembro 2016 vizitantojn de la retejo (en la domajno www.eklaboru.com) estas alidirektataj al la retejo de la lingvolerna aplikaĵo Amikumu - plia projekto starigita de Chuck Smith.

Eksteraj ligiloj redakti