Eklampsio (de la greka vorto ἐκλάμπειν eklámpein „eklumi“, ĉi tie en la senco de „subite ekaperi“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV estas subite aperanta malsano ofta dum la lasta tempo de gravedeco aŭ tuj poste kaj karakterizata per konvulsiaj, epilepsiaj spasmoj kaj per albuminurio, do apero de albumino en la urino. La komenca fazo estas nomata preeklampsio.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
O15.- Eklampsio, pli detale:
O15.0 Eklampsio dum la gravedeco
O15.1 Eklampsio dum la nasko
O15.2 Eklampsio post la nasko
O15.9 Eklampsio sen konkreta tempa indiko
vdr

Ofteco redakti

La malsano trafas 0,028 ĝis 0,05 procentaĵojn el graveduloj (aŭ en alia vortumo aperas en 1 el 2000 ĝis 3500 gravedecoj). 80 procentaĵoj de la malsanuloj unuafoje naskas infanon. En gravedecoj de plurnaskitoj la malsano sesoble pli oftas ol en gravedecoj de unu infano. Ankaŭ gravedeca diabeto kaj precipe trodikeco estas aliaj riskofaktoroj por preeklampsio kaj eklampsio.

Simptomoj redakti

Kvankam la malsano aperas rapide, kutime estas iuj avertaj simptomoj anoncantaj la ekmalsaniĝon: Pacientoj kutime antaŭe havis preeklampsion karakterizitan per edemoj, apero de pli da proteino ol kutime en la urino (proteinurio), kaj arteria hipertensio.

Post tiuj avertaj simptomoj, aperas epilepsiaj konvulsioj kun aŭ sen perdo de konscio (antaŭ la nasko 38%, dum la nasko 18%, post la nasko 44%). Rektaj antaŭsignoj de tia atako povas esti rapida pliiĝo en sangopremo kun fortaj, kutime frontaj, kapdoloroj, neklara, nebula aŭ duobla vidado, eĉ dumtempa blindeco, kaj pluraj neŭrologiaj problemoj, kiel konfuzo, komato, fokusaj deficitoj de moviĝo, malfunkcio de la hepato kaj eble la renoj, naŭzo kaj vomado.