Eklezio de Jesuo Kristo en Madagaskaro

Eklezio de Jesuo Kristo en Madagaskaro (malagase, Fiangonan'i Jesoa Kristy eto Madagasikara, aŭ FJKM; france, Église de Jésus-Christ à Madagascar) estas la plej granda protestanta eklezio en Madagaskaro, kaj la dua plej granda kristana eklezio (post la Romkatolika). Ĝi havas ĉ. 3,5 milionojn da membroj (el landa loĝantaro de proksimume 23 milionoj), kiuj estas organizitaj en ĉ. 5 800 lokaj kirkoj apartenantaj al 56 regionaj sinodoj. Ĝi posedas ankaŭ proksimume 550 lernejojn.[1][2]

La FJKM fondiĝis en 1968 per unuiĝo de tri enlandaj eklezioj. Unu (la plej granda) devenis de la Londona Misia Societo, la dua de la Pariza Evangelia Misia Societo, kaj la tria de la Alilanda Misia Societo de Amikoj (t.e. Kvakeroj). Ĝi formiĝis kiel eklezio en la teologia tradicio de Reformita Kristanismo, kun organiza strukturo simila al presbiterianismo.

La eksprezidento de Madagaskaro (2002-2009) Marc Ravalomanana estas fervora membro de FKJM, kaj la eklezio iom implikiĝis en politikaj perturboj post lia eloficiĝo, pro kritikoj ke Ravalomanana ne egale traktis la diversajn religiajn grupojn en la lando, precipe la romkatolikojn.[3][4]

En 2002 okazis skismo en la eklezio, el kio fondiĝis "Nova Protestanta Eklezio de Madagaskaro" kun ĉ. 300 mil eks-FJKM-anoj.[3]

La FJKM estas membra eklezio de la Monda Komunio de Reformitaj Eklezioj, kaj de la Monda Konsilio de Eklezioj. Kune kun la enlandaj romkatolika, luterana, kaj anglikana eklezioj, ĝi formas la Malagasan Konsilion de Eklezio.

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.