Ekokupo de Den Briel

La Ekokupo de Den Briel (Brielle) estis venko de la akvogeŭzoj super la hispanoj dum la Okdekjara Milito, kiu okazis la 1-an de aprilo 1572 kaj ĉe kiu Brielle estis konkerita fare de la akvogeŭzoj.

Okdekjara Milito
Konflikto: Por la sendependiĝo de Nederlando
La ekokupo de Den Briel Jan Luyken
konflikto
Daŭro: 1-a de aprilo, 1572
Loko: Nederlando
Rezulto: Ekokupo de Den Briel
Flankoj
Geŭzoj Hispanio
Komandantoj
Vilhelmo la 2-a van der Marck Lumey
Vilhelmo Bloys van Treslong
?
vdr

Kaŭzo redakti

La geŭzoj, kiuj ekde la alveno de Alba iris maren, restadis kun kelkaj ŝipoj en la haveno de Dover, kie ili povis ricevi manĝaĵojn kaj/aŭ povis komerci, ĝis reĝino Elizabeto en la printempo de 1572 ordonis ke ili foriru.

Pro la vento la geŭzofloto alvenis ĉe la holanda marbordo, apud la urbeto Den Briel. La hispana garnizono kiu normale restadis tie, je tio momento forestis kaj nur grupeto da hispanaj soldatoj restis. Pramisto vidis la geŭzofloton kaj remis al la ŝipoj. Responde al la demando ĉu estis multaj hispanoj en la urbeto, la pramisto diris ke oni facile povus superforti ilin.

La ekokupo redakti

La geŭzestroj decidis ataki la urbeton je la 1-a de aprilo kaj postuli ĝin por la fuĝinta princo Vilhemo de Oranĝo. Urbestro Koekebakker kaj la urbestraro komence rifuzis, ĉar la geŭzoj estis fifamaj pro iliaj rabadoj kaj aliaj fiagoj. Post tio la geŭzoj sturmis la pordegon kaj rompmalfermis ĝin. Ili rapide superfortis la hispanojn kaj ekokupis la urbon. Tiel Den Briel fariĝis la unua urbo kie la ribeloj ĉion decidis.

La sekvoj redakti

Alba aŭdis pri tio, sed li opiniis ke la perdo la urbon Den Briel ne estas menciinde. La ribelo tamen baldaŭ disvastiĝis tra tuta Nederlando, per kio evidentiĝis ke li grave subtaksis la ekokupon. Kelkfoje nederlandanoj diras: Op 1 april verloor Alva zijn Bril (Je la 1-a de aprilo Alba perdis siajn okulvitrojn) ĉar bril (Den Briel) estas okulvitroj en la nederlanda lingvo. En Den Briel nelonge post la ekokupo, la katolikaj martiroj de Gorkum estis murditaj fare de protestantaj akvogeŭzoj kaj lokaj kunlaborantoj.

 
La Princoflago, ekde la ekokupo de Den Briel la simbolo de la ribelo
 
La ekokupo de Brielle (Frans Hogenberg)

Vidu ankaŭ redakti