La ekpejoj (angle: Ekpeye people[1]) estas kutime konsiderata kiel subgrupo de la Igboj ĉar lingve kaj etne ili proksime rilatas unu al la aliaj[2][3]. Ili migris de la Igba landinterno al la nuna ŝtato Rivers, Niĝera Delto, Niĝerio. Ili parolas la ekpejan lingvon aŭ dialekton. Ili asertas ke ili fuĝis pro la edoj (bini) por setli en la ŝtato Rivers. Laŭ la censo el la jaro 2006 estis 130 000 ekpejoj.

Etimologio redakti

La vorto ekpeye (elp. ekpeje) estas derivata de "Akpaohia" (Akpa + Ohia), kiu laŭlitere signifas "Ĉefa teritorio" aŭ "Ĉefa arbusto".

Politiko redakti

Vidu ankaŭ: Niĝeria Enlanda Milito (Biafra Milito)

La Benina Imperio (Benina Reĝlando) estis unu el la plej grandaj reĝlandoj en Okcidenta Afriko. La Benina Imperio superregis kelkajn partojn en suda Niĝerio.

En la malfruaj 1900-aj jaroj komencis la Biafra milito. La ekpejoj batalis je la flanko de la Igboj en tiu enlada milito kaj poste estis subpremitaj fare de la venkantaj registaraj trupoj. La tradicia teritorio de la ekpejoj estis en areo riĉa je naftofontoj kaj la ekpejoj konsideras ke ili ne estis sufiĉe rekompencitaj por la eltirado de petrolo kaj ke tiu detruas ilian vivmedion. La petrolkomerco ankaŭ detruis la tradiciajn porvivaĵojn de la ekpejoj. Lastatempe, la Movado por la Supervivo kaj Disvolviĝo de la Ekpeja Etna Nacieco (angle: Movement for the Survival and Advancement of Ekpeye Ethnic Nationality) rezisti la ŝanĝojn kiujn influis la ekpejan kulturon[4][5].

Post la milito la ekpejoj komencis perdi sian Igban identecon por adopti la identecon de la edoj (bini). Tio estas kial kelkaj ekpejoj diras ke ili estas de Benino, sed ili estas de la etna grupo Igboj.

En 2006, la respektata monarkio estas tenita fare de HRM Eze Robinson O. Robinson, la dua Reĝo de la ekpeja tero (Eze Ekpeye Logbo). En 2022 HRM Anugwo Kelvin Ngozi iĝis la tria reĝo Eze Ekpeye Logbo[6].

Dum multaj el la monarkioj de la regiono tendencas esti heredaj, la monarko de Ekpeye estas unu el la malmultaj por esti elektita en demokrata procezo, kie ĉiuj la filoj aŭ filinoj de la reĝo povas konkuri pri la trono kiam ĝi iĝas vaka.

Ekpeja arto redakti

La ekpeja kulturo estas tre simila al tiu de la Igboj ĉar ili havis intesajn rilatojn kun ĉi tiu popolo dum longa tempo. Tamen, estas diferencoj, kvankam ili ne estas tro klaraj. ekzemple, en la maskoj.

Ekpeja lingvo redakti

Ili parolas igboidan lingvon kaj dialekton. Ili plejparte loĝas en la lokaj registaraj areoj (LGA) de Ogba-Egbema kaj de Ahoada, ekpeja urbo en ŝtato Rivers. La edoj influis la ekpejojn kaj ilian lingvon.

Bibliografio redakti

  • Amini-Philips, Isaac C. (1994) King Nworisa of Ekpeyeland (1830–1899): his life and times Riverside Communications, Port Harcourt, Nigeria, ISBN 978-31226-6-5 ;
  • Amini-Philips, Isaac C. (1998) Establishing a chronology for Ekpeye history Emhai Print. & Pub., Port Harcourt, Nigeria, OCLC 53842667 ;
  • Picton, John (February 1988) "Ekpeye masks and masking" African arts 21(2): pp. 46–53, 94 OCLC 40558650;
  • Clark, David J. (1971) Reading and Writing Ekpeye Institute of African Studies, University of Ibadan, Ibadan, Nigeria, OCLC 2464074;
  • "Ekpeye: a language of Nigeria" Ethnologue;
  • Ajugo, U. B (2005) "The True History of Ekpeyeland :3000 BC ~ 2005 AD". A BGR Project, Port Harcourt Nigeria.

Referencoj redakti

  1. (en) Olson, James S. (1996) "Ekpeye" The Peoples of Africa: An Ethnohistorical Dictionary Greenwood Press, Westport, Konektikuto, p. 165, ISBN 0-313-27918-7
  2. (en) Cole, Herbert M. (1988) "Igbo Arts and Ethnicity: Problems and Issues" African Arts 21(2): paĝoj 26-93, p. 26
  3. (en) Blench, Roger M. (1981) "Social Structures and the Evolution of Language Boundaries in Nigeria" Cambridge Anthropology 7(3): paĝoj 19-30
  4. (en) Ikelegbe, Augustine (2005) "Engendering civil society: oil, women groups and resource conflicts in the Niger Delta region of Nigeria" The Journal of Modern African Studies 43: paĝoj 241-270 doi:10.1017/S0022278X05000820.
  5. (en) Alapiki, Henry E. (2005) "State Creation in Nigeria: Failed Approaches to National Integration and Local Autonomy" African Studies Review 48(3) paĝoj 49-65
  6. (en) Margret Ikiriko, Ekpeye Nation Crowns Eze Ekpeye Logbo III, Arkivigite je 2022-10-30 per la retarkivo Wayback Machine Nationalnetworkonline, la 11-an de majo 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti