Eksplodoj de la Bostona maratono 2013

Je la 2:45 posttagmeze EDT la 15-an de aprilo 2013, du eksplodoj okazis apud la finlinio de la Bostona maratono 2013 en Bostono, Masaĉuseco.[1][2] Laŭ amasmedioj sur la loko, la eksplodoj okazis "en la daŭro de sekundoj" unu de la alia.[3][4] La Bostona Polico raportis ke 2 homoj estis mortigitaj kaj 23 homoj vunditaj.[5] Unu homo mortis poste; la tri mortintoj estis Martin Richard, 8-jara knabo, Krystle Campbell, 29-jara, kaj Lu Lingzi, 23-jara ĉina studento.[6] Kelkaj lokaj hospitaloj raportis pri pli grandaj nombroj, inkluzive raporton ke almenaŭ 100 homoj estis sanigitaj en pluraj medicinaj lokoj.[7] Almenaŭ 10 el la vunditoj havis distranĉitajn membrojn.[8] Video de la finlinio montras tempintervalon de ĉirkaŭ 20 sekundoj inter la eksplodoj.[9]

En la momento de la unua eksplodo, horloĝo en la finlinio montras horon de 04:09:43.[10] Tio estis en la daŭro de kelkaj minutoj de la tempo kiam plej multaj kurantoj trapasis la finlinion dum la Bostona maratono 2012. La gajnintaj kurantoj trapasis la finlinion du horojn pli frue, kaj aliaj kurantoj estis finantaj.[11] La restantaj kurantoj estis deturnitaj de la finlinio.[12]

La Federacia Aviada Administracio haltigis ĉiujn aviadilojn de la Bostona Internacia Flughaveno Logan dum preskaŭ du horoj.[13] La MBTA, Bostona publika transporto, havis kelkajn servojn fermitaj post la eksplodoj.[14]

Reage al la bombadoj, sekureco estis pligrandigita en Novjorko. Kontraŭ-terorismaj vehikloj estis senditaj al turnopunktaj lokoj en la urbo. Sekureco estis pligrandigita en hoteloj kaj aliaj lokoj.[15] Sekureco estis ankaŭ pligrandigita en Vaŝingtono, kie la Blanka Domo estis parte evakuita.[16] Pennsylvania Avenue estis fermita fare de United States Secret Service.

Je la 3:00 posttagmeze EDT, fajro estis priraportita en la teĥnika ĉambro de la John F. Kennedy Presidential Library and Museum. Dum oni pensis ke tio havas rilaton kun la bombadoj de la maratono, ĝi ne estis kaŭzita de aparato kaj ne ŝajnas havi rilaton kun la bombadoj.[17]

Barack Obama, la Prezidanto de Usono, alparolis la nacion kelkajn horojn post la bombadoj.[18] Li diris ke la homoj malantaŭ la atakoj ankoraŭ ne estas konataj, kaj ke la registaro "iros al la fundo de ĉi tio."[19]

La FBI traktas la bombadojn kiel terorisman atakon.[20]

La du suspektatoj redakti

Post multe da spekulativo, la nomoj de du suspektatoj anonciĝis: la fratoj Tamerlan Tsarnaev, "tre pia" 26-jara boksisto, kaj Dzhokhar Tsarnaev, 19-jara medicina studento, kiuj loĝis en Kembriĝo, Masaĉuseco. La pli aĝa mortis dum pafado je la 18-a de aprilo; la alia eskapis kaj estis kaptita dum la nokto de la 19-a. Unu policisto mortis kaj unu vundiĝis dum la ĉaso. La motivoj ankoraŭ ne sciatas, sed ili estas islamanoj kaj la filoj de ĉeĉenaj rifuĝantoj kiuj transloĝiĝis en 2001. La FBI agnoskis ke ili intervjuis Tamerlan'on en 2011 pro peto de eksterlanda registaro.[6]

Referencoj redakti

  1. "Explosions rock Boston Marathon, several injured", CNN, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  2. Golen, Jimmy, "Two explosions at Boston marathon finish line", AP Newswire, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  3. "Explosions Rock Boston Marathon Finish Line; Dozens Injured" (la 15-an de aprilo 2013). Alirita la 15-an de aprilo 2013.[rompita ligilo]
  4. Winter, Michael, "Deaths, injuries reported after Boston Marathon blasts", USA Today, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  5. "Boston Marathon Explosion: Headquarters On Lockdown Following Blast Near Race Finish Line", The Huffington Post, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  6. 6,0 6,1 "Boston bombs suspect "in custody"", Aprilo 20, 2013. Kontrolita Aprilo 20, 2013.
  7. Abel, David; Steve Silva kaj Martin Finucane, Globe Staff, "Explosions rock Boston Marathon finish line; dozens injured - Boston.com", la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  8. Sherwell, Philip kaj Swain, John (la 15-an de aprilo 2013). Boston Marathon explosions: two dead, 23 injured as 'bombs' hit race finish line. The Daily Telegraph. Arkivita el la originalo je 2013-04-21. Alirita la 15-an de aprilo 2013.
  9. McClam, Erin, "Explosions rock finish of Boston Marathon; 2 killed and at least 23 hurt, police say", NBC News, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  10. "Explosions at Boston Marathon Injure Dozens" (la 15-an de aprilo 2013).
  11. McClam, Erin, "Explosions rock finish of Boston Marathon; 2 killed and at least 23 hurt, police say", NBC News, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  12. Boston Marathon Explosion Video Footage (GRAPHIC VIDEO, LIVE UPDATES). Huffingtonpost.com. Alirita la 15-an de aprilo 2013.
  13. NBC News via Twitter
  14. "Due to police activity, the Green Line is terminating service between Kenmore and Park Street Stations and temporarily suspending B- and C-Line service. Orange and Red Line service will bypass Downtown Crossing Station.", MBTA website
  15. Boston Marathon Blasts Kill 2, Police Say. New York Times (la 15-an de aprilo 2013). Alirita la 15-an de aprilo 2013.
  16. Levs, Josh (la 15-an de aprilo 2013). Deadly bombs strike Boston Marathon; authorities discover more bombs. CNN. Alirita la 15-an de aprilo 2013.
  17. "JFK Library official: Fire not related to marathon explosions", Dorchester Reporter, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.
  18. http://www.bbc.co.uk/news/world-22160978
  19. http://www.cbc.ca/sports/story/2013/04/15/boston-marathon-explosion.html
  20. "At least 2 dead, dozens hurt after two bombs explode at Boston Marathon", Fox News Channel, la 15-an de aprilo 2013. Kontrolita la 15-an de aprilo 2013.

Eksteraj ligiloj redakti