El Ordial estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

El Ordial
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19244
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Bernardino Domingo Escribano (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 35  (2023) [+]
Loĝdenso 0,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 7′ U (mapo)41.129469-3.1156011Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 235 m [+]
Areo 29,98 km²
El Ordial (Hispanio)
El Ordial (Hispanio)
DEC
El Ordial
El Ordial
Situo de El Ordial

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Ordial [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Estas alligita submunicipo La Nava de Jadraque (ne konfuzu kun Las Navas de Jadraque kaj en ĝia teritorio troviĝas la senhomejoj Las Casas de Abajo kaj Valdecasillas. Iam, ĝi alligis ankaŭ Aldeanueva de Atienza.

Tiu municipo estis preskaŭ malaperonta, pro manko de loĝantoj meze de la 1970-aj jaroj, sed kelkaj loĝantoj organiziĝis kaj kreis la Societon de Lokanoj de Sankta Sebastiano kaj la Kulturan Societon Jabalines de El Ordial.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas ordialeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 29 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,97 loĝ/km².

La urbestro, nome Bernardino Domingo Escribano de PSOE estis la sama dum ses regotempoj, tio estas el 1995.

Situo redakti

El Ordial situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1235 m super marnivelo; je 70 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′46″N 3°06′56″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 29, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Ordial, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Ordial kie oni falis al la nunaj 29.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Tiu municipo ne havas industrion, nur brutobredado de kaproj kaj bovoj. Ĝi troviĝas ankaŭ proksime de la nacia ĉasrezervejo de Sonsaz, kie estas aproj, kapreoloj, meloj, leporoj, kunikloj kaj perdrikoj.

Vidu ankaŭ redakti