El Redal [elreDAL] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

El Redal
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26146
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 12′ U (mapo)42.337777777778-2.2013888888889Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 528 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Redal (Provinco Rioĥo)
El Redal (Provinco Rioĥo)
DEC
El Redal
El Redal
Situo de El Redal
El Redal (Hispanio)
El Redal (Hispanio)
DEC
El Redal
El Redal
Situo de El Redal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Redal [+]
vdr
La municipa teritorio de El Redal, en la nordoriento de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas en la malsupra parto de la nomita Valo de Ocón je 30 km de la rioĥa ĉefurbo (31 km laŭ ŝoseo).

La municipa teritorio estas atingebla pere de la regiona ŝoseo LR-259. Laŭ tiu, El Redal estas inter Murillo de Río Leza nordokcidente kaj Corera kaj Galilea okcidente, kaj Ausejo oriente.

Historio redakti

 
Ruinoj de ermitejo.

Estis restaĵoj de antaŭromiaj kaj romiaj epokoj. Post la konkero de la zono fare de Sanĉo la Plej Aĝa de Navaro, komence de la 11-a jarcento, ĝi iĝis senjorlando kiu estos donata en 1040 kiel doto de García de Nájera al doña Estefanía de Berenguer. Okazis teritoriaj malkonsentoj inter Kastilio kaj Navaro, kies solvo estis perata de la angla monarko, Henriko la 2-a. La senjorlando pasis en 1379 al la Grafoj de Treviño, kiu retenis ĝis la nuligo de tiu sistemo, en la 19-a jarcento.

El Redal, ĝis la 19a de Majo 1865 apartenis al la komunumaro nomita Tierra de Ocón, kiu havis komunajn organizadon kaj regularon. La Tierra de Ocón enhavis dek domarojn: nome Aldealobos, Los Molinos, Oteruelo, Pipaona, Las Ruedas, San Julián, Santa Lucía, Corera, El Redal kaj Galilea krom la ĉefurbo Ocón. Inter 1842 kaj 1865, tri el tiuj loĝlokoj, - nome Corera, El Redal kaj Galilea, lau tiu ordo - sendependiĝis kiel apartaj municipoj.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en El Redal, kie oni malaltiĝis el 564 loĝantoj ĝis nunaj 385 (eĉ pli ol ĉe la apudaj municipoj).

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo. Krome estas industrio pri fungoj, faruno ktp.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ruinoj de la ermitejo kaj vizito al vinkeloj, muelejoj kaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti