El año del diluvio (libro)

romano de Eduardo Mendoza

El año del diluvio (La diluva jaro) estas romano de la hispana verkisto Eduardo Mendoza publikigita en 1992. La romano rakontas la konflikton en kiu monaĥino administras ruinan hospitalon, kaj ĉio komplikiĝas kiam ŝi klopodas por akiri financadon.

El año del diluvio
romano
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1992
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sor Consuelo estas abatino en vilaĝo Sant Ubaldo en la komarko Bassora de la provinco Barcelono. Ŝi zorgas pri ruina hospitalo, kiun ŝi deziras transformi en maljunulejo, kaj venas al la domo de Augusto Aixelà, riĉulo kiu vivas sola, por akiri financadon.

  • 1.- Sor Consuelo, alinome Constanza Briones vizitas dufoje Augusto Aixelá por peti al li helpon por transformo de sia hospitalo en maljunulejo.
  • 2.- Aliaj du vizitoj pri buĝetoj. Sor Consuelo ekmontriĝas interesita kaj konfuza.
  • 3.- Augusto interesigis iun altpostenulon en Madrido. Unuaj pluvoj kaj inundoj. Adminitristo Pepet Bonaire rakontas al SC, ke Augusto sentas sin minacata de gerilano.
  • 4.- Nova reciproka vizito. SC montriĝas pli kaj pli konfuza. Gvardi-ino informis al ŝi pri virinoj en la vivo de Augusto.
  • 5.- Nova vizito. Subita ŝtormo, mankaresoj kaj kisklopodo.
  • 6.- Nova vizito, amdeklaro kaj sindonado. Kiam ŝi fuĝas nokte por denove sindonadi, paŝtisto atendas ŝin por ke ŝi kuracu vunditon.
  • 7.- La vundito estas gerilestro, kiu ricevis pafon krure. Sociala diskurso de la gerilano, kiu diras al AC, ke li donacis du milionojn da pesetoj por la maljunulejo. Alvenas Civilgvardio, mortas la gerilestro.
  • 8.- Oni preskaŭ mortpafas ŝin, fakte savas ŝin civilgvardiano. Pepet seniluziigas ŝin pri Augusto, kiu foriris, ne amas ŝin kaj faris nenion por la maljunulejo.
  • 9.- Psis multaj jaroj SC estis farintaj multajn fondaĵojn kaj mortonta oni portas ŝin al la maljunulejo. La doktoro portas ŝin ĉe Aixelá kaj rakontas al ŝi la lastajn mizerajn jarojn de Augusto.
  • 10.- Morto, larmiga epilogo kun postmorta letero.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Temas pri verko tre neregula. La temo estas interesa: monaĥino allogita fare de terposedanto, ŝia spirita maltrankviligo kaj morala kontraŭstaro inter gerilano (fakte kondutanta kvazaŭ bonfara kaciko), kaj terposedanto (fakte kondutanta kvazaŭ fripono). Sed tiom interesa temo iĝas nur akso mankanta disvolvigo, ĉefe por la psikologis disvolvigo de la monaĥino. La rakonta tono kaj la fortika dialogo savas la bonkvaliton de la libro, ĉefe ĉe precizaj scenoj, kelkaj el ili taŭgaj por filmo: sensengiĝintaj kunikloj, ektimegoj de la monaĥino ktp.

Ceteraj roluloj restis ne tiom konstruitaj: Augusto mem disduobliĝas inter tiu de la sep unuaj ĉapitroj, kaj tiu de la 8a kaj 9a. Ankaŭ la uzado de religio iom maltaŭgas, ĉar fortas ĉe la gerilano, dum mankas ĉe la monaĥino.

Sekvo redakti

La romanon kinigis Jaime Chávarri en 2004 samtitole. La scenaristoj estis la propraj Jaime Chávarri kaj Eduardo Mendoza. Ĉefaktoroj estis Fanny Ardant (sor Consuelo) kaj Darío Grandinetti (Augusto Aixelà).

Referencoj redakti