El jardín de las dudas

romano de Fernando Savater de 1993

'El jardín de las dudas' (La ĝardeno de la duboj) estas romano de Fernando Savater de 1993, kun agado okazanta en la Hispanio de la 18-a jarcento kaj enhavo rilata al la pensaro klerismaj de la verkisto Voltaire. La verko estis finalista de la Premio Planeta de tiu jaro.

El jardín de las dudas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fernando Savater
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Estas la historio de damo franca establinta en Hispanio nome Carolina de Beauregard, grafino de Montoro, kiu, enuega pro la vivo en "Madrido kiu estas nek ĉefurbo nek io ajn simila, sed nur simplega vilaĝego, plena je muŝoj, je feko, je preĝoj, je pastroj, je virinoj sencerbaj kaj seninstruaj oscedantaj malantaŭ kradoj kruduloj submantelaj kiuj pensas nur pri la fiagoj de banditoj kaj pri glavofrapoj de toreadoroj", sendi leteron al intelektulo Voltaire cele al evito de sia ĝismorta enuo kaj por ke li rakontu sian historion kiel filozofo kaj pensulo, sed ĉefe kiel viro.

Ekde tiam, startas ampleksa interŝanĝo de korespondado inter ambaŭ roluloj en kiu Voltaire eksponas sian pensron, siajn intelektajn batalojn, siajn prizonkondamnojn, ekzilojn, luktadon kontraŭ la religia fanatikismo kaj siajn humanitarajn iniciatojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.