El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús (La parolo iĝis sekso: Teresa de Jesús) estas la dua romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1931, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas la historion de Teresa de Jesús, ŝiajn malfacilaĵojn en la reformo de ŝia religia ordeno, fokuse al revolucia idearo kaj al abstrakta seksemo de ŝia spirito. Ĉio okazas kadre de la etna marĝenigo de la novkristanoj, kasto al kiu apartenas Teresa, kaj ĉefe en la mezepokeca urbo Avilo.

  • 1.- "Adolescencia". Ŝia frato don Pedro estas altirata de la etoso de moriskoj kaj diboĉulo, kontraste kun la bonvolema sinteno de Teresa, kiu defendas lin. Krome don Pedro estas intelektulo iom kontraŭeklezia, ene de la tipo poste disvolvigita de Sender en aliaj verkoj.
  • 2.- "Crisis de pubertad". Unua estado de Teresa en konvento, tute malkontenta, kio rezultas en krizo, malsano, kaj foriro al kuracado en montara vilaĝo, Becedas. Tie duboj kaj parolado pri teleologio kaj erotismo kun don Lope, kunkunulina pastro.
  • 3.- "La pasión". Kuracita, revenas al konvento kaj ekentreprenas siajn reformajn iniciatojn, dum ekhavas viziojn kaj mistikajn kaj erotajn.
  • 4 .- "Reposo y santidad". En la kunteksto de konventofondoj, don Pedro alvenas vagulo kaj mortanta kaj episkopo Bonifacio malsukcesas eligi la kadavron, ĉar Teresa retenas ĝin. Tiel malvenkas kaj la luteranismo de don Pedro kaj la oficiala eklezio de don Bonifacio. Fine oni parolas pri proceso de la Inkvizicio kontraŭ la monaĥino, sed la reĝo Filipo la 2-a defendas ŝin.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvoj redakti

La romano iĝis poste parto de Tres novelas teresianas (1967), kiel unua el tri noveloj.[2] Kaj tie kaj ĉi tie Sender uzas la rakontan materialon prenitan el la "Vivo" verkita de la propra religiulino, ĉefe ĉe la detaloj de la junaĝo de la rolulo, foje eĉ kopiante laŭvorte.[3] Kompreneble la erotaj aludoj ne venas de tiu veko, sed estas aparta aldono fare de Sender.[4]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, El verbo se hizo sexo (Teresa de Jesús), Zeus, Madrid, 1931; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 14.
  2. Ramón J. Sender, Tres novelas teresianas, Destino, Barcelona, 1967.
  3. Salguero, disertacio, pp. 104-105.
  4. Salguero, disertacio, p. 105.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 63-106.
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (III). Anarquismo y religión", Alazet, 9, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1997, pp. 139-174.

Eksteraj ligiloj redakti