Tres novelas teresianas

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tres novelas teresianas (Tri terezaj noveloj) estas verko de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1967, en sia epoko de la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Tres novelas teresianas
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi konsistas el tri noveloj, kiuj respektive rakontas la genezon de la religia alvoko de Teresa de Jesús, ŝiajn demarŝojn en la fonda entrepreno, kaj ŝiajn aventurojn de alta politiko.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • "La puerta grande" (La granda pordo) estas la unua novelo kiu rakontas kiel Teresa de Jesús decidas iĝi monaĥino kiel praktika realigo de sia senpersona amo. Ĝi estas reverkaĵo de El verbo se hizo sexo: Teresa de Jesús (1931).
  • La dua novelo estas "La princesa bisoja" (La straba princino); en ĝi la figuro de la monaĥino estas iom duarangigita kiel la titolo sugestas, per la komplotema nobelino Ana de Éboli, kaj je la fino eĉ per la fikciuloj Don Juan kun lia servisto Leporello. La princino alvenas iam al la knvento de Pastrana, sed tuj oni komprenas, ke ŝi tute ne pretas iĝi vera monaĥino, kaj venas nur serĉi novajn spertojn post la morto de sia edzo kaj por ludeviti sian novan amanton don Juan. Ŝi starigas maltrankviligajn demandojn al la monaĥinoj, kaj nur Teresa respondas inteligente per silento. Teresa ne povas forpeli ŝin, eĉ sciante, ke la nobelino tute ne indas kiel religiulino, ĉar ŝi estas fakte unu el la ĉefaj subtenantoj. Dume Teresa nur deziras scii pri manuskripto de sia "Vivo", kiu pasis el manoj de doña Ana al la Inkvizicio, sed ŝi tute ne respondas al tio. Tamen ŝi ja aludas al la proceso suferita de la avo de Teresa. Doña Ana ekloĝas en aparta loĝejo de la konvento kaj startas nekonvenaj noktaj aventuroj, pro kio Teresa devas fronti don Juan, kaj forpelas lin kaj lian serviston el la konvento, sed ili estas protektataj de doña Ana kaj restas, do Teresa kaj ŝiaj monaĥinoj foriras al Segovia. Ili abandonis la "grandan pordon" de la plezuro, reprezentata de don Juan kaj la straba princino.
  • La tria novelo estas "En la misa de fray Hernando" (En la diservo de monaĥo Hernando). Teresa aŭdas la predikon de fray Hernando, reĝa konfesisto, sed kiu fakte akuzas la reĝon mem (kiu ĉeestas), dum ŝi vere priokupiĝas pro akuzoj al la Inkvizicio, ke ŝi estas erasmisma. Fray Hernando rakontis al Teresa la ekzekuton de la barono de Montigny (Sender ofte uzas la temon de atestanto de ekzekuto). Lázaro de Tormes alportas senvortan leteron el doña Ana. Teresa memoras alan leteron, tiun skribitan de la infanto Karolo, murdita de sia patro, la reĝo Filipo la 2-a; tiu letero montras altnivelan konon, propran de la 20-a jarcento, pro ties klarvido.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Por la unua novelo Sender uzas la rakontan materialon prenitan el la "Vivo" verkita de la propra religiulino, ĉefe ĉe la detaloj de la junaĝo de la rolulo, foje eĉ kopiante laŭvorte.[2] Sender mildigas tiun materialon, aperigas la figuron de Don Kiĥoto kaj enmetas ampleksan religian teatraĵon luditan en Becedas.[3]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Tres novelas teresianas, Barcelona, Destino, 1967; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 29.
  2. Salguero, disertacio, pp. 104-105.
  3. Salguero, 1997, pp. 167-168.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 97-106.
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (III). Anarquismo y religión", Alazet, 9, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1997, pp. 139-174.

Eksteraj ligiloj redakti