Elborz-Montaro

(Alidirektita el Elburz-montaro)

Elborz-Montaro (perse البرز, ankaŭ Alborz, Alburz, kaj Elburz) estas montaro en norda Irano, kiu etendiĝas de Armenio en la nordokcidento al la bordoj kun Turkmenistano kaj Afganio en la oriento, preterpasinte la sudan ekstremon de Kaspio, kie troviĝas kaj Amol kaj la plej alta monto en Irano, Monto Damavando (5610 m).

Elborz
Damāvand.Elborz
Damāvand.Elborz
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Damāvand[1] (5 604 m)
Longeco 900 km
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Malgranda Kaŭkazio
Kaspio
Kūh-e Bīnālūd
Daŝt-e Kavīr
Kontinento Azio
Situo  Irano
Geografia situo 36° 0′ N, 52° 0′ O (mapo)3652Koordinatoj: 36° 0′ N, 52° 0′ O (mapo) f1
Map
Elborz
Akvejo Alamūt
Do Hazār
Chālūs
Kojūr
Harāz
Jārjūd
Karaj
Shāh Rūd
vdr

La montaro Elborz formas barilon inter suda Kaspio kaj la altebenaĵo Ĝi larĝas nur 60–130 km kaj konsistas el sedimentaj serioj, kiuj datiĝas ekde Supra Devonio ĝis Oligoceno, ĉefe ĵurasa kalkoŝtono super granita kerno.

Elborz-Montaro ludas centran rolon en la historiaj tekstoj de Irano kiel la Ŝanama, kaj ankaŭ en Irana mitologio.

En la nordaj deklivoj de ĉi tiu montaro formiĝis speciala natura pejzaĝo, kiu estas unika en Irano laŭ volumeno kaj denseco de vegetaĵaro kaj grado de fekundeco.

Noto redakti

  1. (perse دماوند)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  • North, S.J.R. (1956). Guide to Biblical Iran, Rome