Malfermi la ĉefan menuon
Ilustraĵo de la procesio en Cremona el la manuskripto de Matthäus Paris, Chronica Maiora, parto 2 (Parker Library, MS 16, 151v)

La elefanto de Cremona (13-a jarcento) aŭ Cremona-elefanto akompanis la imperiestron Frederiko la 2-a dum liaj triumfaĵoj.

Deveno kaj vivoRedakti

En la jaro 1229 la imperiestro ricevis la elefanton kiel diplomatian donacon de la egipta sultano Al-Kamil.[1] Ĝi ŝajne akompanis sian mastron kaj dum jardekoj ĝuis bonan sanstaton.[2]

Okaze de la vizito de Rikardo de Kornvalo, bofrato de Frederiko, en Cremona en la jaro 1241, pri kio raportas detale Matthäus Paris (11991259) en sia Chronica Maiora, la kronikisto mencias ankaŭ triumfaĵon: Ĉar kiam ĝi alproksimiĝis al Cremona, alvenis la loĝantoj gaje kaj gvidis la belege ornamitan elefanton de la imperiestro, kiu portis lignan turon, en kiu troviĝis kelkaj gvidantoj de la besto, kiu blovis kornojn kaj gaje manfrapis.[3] Ankaŭ en la analoj de Cremona, kiu tradicie fidelis al la imperiestro, oni parolas pri uzo de elefanto, tamen jam en la jaro 1237.[4]

Tiuj raportoj rilatas al iom antaŭa urbohistorio: en la jaro 1237 Frederiko la 2-a venis al Cremona iom post sia venko super la milananoj en la batalo de Cortenuova la 27-an kaj 28-an de novembro 1237. Tiuokaze gvidis la grupon elefanto, kiu tiris la kaptitan ĉaron kun lombardaj simboloj, sur kiu estis venigita la ligita milana Podestà.

Postaj fontoj raportas pri simila triumfaĵo kun elefanto en Milano.[5] En la jaro 1238 la imperiestro sendis leteron al Romo en kiu li anoncis la transsendon de tiu flagĉaro. Laŭ la pli disvastiĝinta interpretado de la teksto en la Chronica de Paris, la imperiestro reokazigis la elefantan paradon de Cremona (1237) okaze de la akcepto de sia bofrato en la jaro 1241.

SignifoRedakti

La Cremona-elefanto estas post Abul Abbas, la elefanto de Karolo la Granda, kaj 400 jaroj la unua plia per tiuepokaj fontoj dokumentita elefanto. Dua elefanto dokumentita en la 13-a jarcento estis la elefanto de Ludoviko la 9-a, kiu apenaŭ alveninta kiel memoraĵo de la sankta lando en Francujo, jam estis transdonita de sia posedanto al Anglujo. La elefanto de Frederiko la 2-a estis la nura, kiu tretis la grundon de la Sankta Romia Imperio en la alta mezepoko.

FontojRedakti

Pruvoj por individua nomo de la elefanto ne ekzistas. Ĉar la raporto de Matthäus Paris estis ree citita en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ĝi iĝis en la literaturo la Cremona-elefanto. La ĝisnun konataj fontoj ne respondas al la demando, ĉu la mencioj rilatas al nur unu elefanto, aŭ ĉu la imperiestro, pri kiu oni diris, ke li ofte kunvenigis menaĝerion por ornami siajn triumfaĵojn, eble posedis plurajn.[6] La vizito de Rikardo en Cremona estas dokumentita kiel festa akcepto; ke ĉeestis la elefanto, aperas nur en la priskribo de Parizo.

En la Chronica de Matthäus Paris estas aldonita ilustraĵo, kies verkinto ŝajne neniam vidis elefanton, sed uzis sian fantazion kaj priskribon por bildigi ĝin.[7] La bildigita kaj en la raportoj pri la triumfaĵoj de Frederiko priskribita ekipaĵo de la elefanto eble vidigis ĝin erare kiel militelefanton; tamen ne ekzistas fontoj por pruvi tian uzon de la elefanto.

BibliografioRedakti

  • William S. Heckscher: Bernini's Elephant and Obelisk. En: Art Bulletin 29, 1949; p. 155–182
  • Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982 S. 99 ISBN 3-8108-0203-4

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Laŭ Chronica maiora de Matthäus Paris 1229
  2. Oettermann (1982), p. 99
  3. Als er nämlich sich Cremona näherte, kamen ihm die Einwohner fröhlich entgegen und führten den wunderbar aufgeputzten Elephanten des Kaisers, welcher einen hölzernen Turm trug, in dem einige Führer des Thieres sich befanden, die auf Hörnern bliesen und lustig in die Hände klatschten.; Matthew Paris: Chronica Maiora. o. J. S. 141; cit. laŭ Oettermann (1982): komento 122 montras al aliaj mencioj en 1887 kaj 1930
  4. MGH SS XXXI, p. 512 (traduko ĉe Klaus J. Heinisch: Kaiser Friedrich II. in Briefen und Berichten seiner Zeit (Imperiestro Frederiko la 2-a en leteroj kaj raportoj siatempaj). Darmstadt 1968, p. 397f.).
  5. K. Hauck: Tiergärten im Pflanzenbereich. En: Deutsche Königspfalzen. Beiträge zu ihrer historischen und archäologischen Forschung. Göttingen 1963, I, S. 30–74; p. 67; cit. Petrus de Vinea: Epistolarium. Ambergue, 1609; p. 240–241 (laŭ: Oettermann 1982, p. 99, komento 121)
  6. Laŭ Oettermann (1982)
  7. En: Matthew Paris: Chronica maiora. Parker Library, MS 16, p. 151v: Ilustraĵo pri la procesio en Cremona kun elefanto. Cambridge, Corpus Christi College. Vidu Heckscher (1949) ilustraĵo 19; vidu ankaŭ Oettermann (1982)