Elektrejo Klingenberg

Elektrejo Klingenberg (germane Kraftwerk Klingenberg) estas elektra centralo konstruita en la jaroj 1925/1926 laŭ mendo de la urba elektrokompanio BEWAG per la kompanio AEG. La teknikan koncepton kreis Georg Klingenberg, kies nomon ĝi poste ricevis. La arkitektoj estis Waltar Klingenberg und Werner Issel, kiuj realigis ekspresionisman industrian konstruaĵon. Ĝi estis siatempe la plej granda kaj plej moderna elektrocentralo de la mondo.

La situacio fine de la 20-a jarcento. La historia centralo estas la bruna konstruaĵo antaŭ la dekstra kamentubo

La laboro ekis 15-an de septembro 1925 en tri etapoj. La unua etapo ekfunkciis la 19-an de decembro 1926 per 30.000 kW por produkti kurenton en la vintro.

La kompleta kapacito estis 270.000 kW. Estis planita duobligo de la kapacito.

Ĝi konsistas el tri grupoj de vaporturbinoj, konsistante el unu ĉefa turbino kun 80.000 kW kaj varmiga turbino de 10.000 kW. Estis 16 kaldronoj kun potenco de 18.000 kW, kiuj produktis freŝan vaporon je 25 at kaj 410 °C.

La brugaĵo estis ŝtonkarbo kaj ekzistis stokejo por 220.000 t.

La superflua vaporo estis uzita en oranĝerio. Ankaŭ la naĝantoj en la rivero Spree profitis. La malvarmiga akvo estis direktataj tie en la riveron, kie troviĝis publika naĝejo.

Post vendo de BEWAG la centralo nun apartenas al Vattenfall, kiu planas konstrui novan, pli grandan centralon.

Elektrejo Klingenberg en Esperanto

redakti

La elektrejo rolas en la originala romano Metropoliteno de Vladimir Varankin. Citaĵon vidu en la artikolo "Metropoliteno (romano)".