Elektrofornelo estas kuirilo, servanta por prepari manĝaĵon.

Elektra fornelo kun gisferaj kuirplatoj
Elektrofornelo kun vitroceramika supraĵo

Ĝenerala nocio

redakti

De vidpunkto de la elektrotekniko, elektrofornelo estas varmiga elektroaparato, ĉar trairo de la kurento tra rezistiloj (varmigaj elementoj) laŭ la Ĵula leĝo estas akompanata de eliĝo de varmiga energio, uzata por kuiri manĝaĵon.

Laŭ variaĵo de preparo

redakti

Laŭ maniero de konekto al elektroreto

redakti
  • Unufazaj
  • Trifazaj

Principo de funkciado

redakti

Klasikaj

redakti

De vidpunkto de la elektrotekniko, la principo baziĝas sur eliĝo de varmiga energio dum trairo de la kurento tra rezista varmiga elemento (Ĵula leĝo). Varmiga elemento estas kondukilo el metalo kun altgrada specifa rezisto, plenumita ordinare en la formo de spiralo.

Induktaj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Indukta kuirplato.

Ĉi tiuj forneloj ne havas varmigan elementon kiel tia. Anstataŭ ĝi aplikiĝas induktilo, radianta elektromagnetan kampon, kiu senpere varmigas la fundon de kuirvazo.

Prevento de akcidentoj

redakti
  • Laboroj por konekti elektrofornelon devas fari specialisto, havanta necesan kvalifikon.
  • Korpo de la fornelo devas esti terkonektita, se tio estas antaŭzorgita de konstrukciaĵo de la fornelo.
  • Konektado al la elektroreto devas esti plenumita laŭ validaj reguloj.
  • Ne tuŝi varmigitajn partojn por preventi brulvundojn.

Vidu ankaŭ

redakti