Friedrich Ellersiek GmbH

(Alidirektita el Ellersiek)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Friedrich Ellersiek GmbH (la mallongigo GmbH germane signifas kompanio kun limigita respondeco) estis Esperanto-eldonejo en Berlino.

Ĝi devenis de la plej malnova Esperanto-eldonejo en Germanio. En novembro 1903 fondiĝis la "Esperanto-Verlag Möller & Borel", kun propra presejo. Adreso estis Prinzenstraße 95 en la kvartalo Kreuzberg, kie okazis ankaŭ la fondo de la Berlina Esperanto Grupo 1903, poste ekde 1909 Lindenstr. 18-19, Berlin S.W., same en la kvartalo Kreuzberg. Posedantoj estis la fratoj Jean kaj Jules Borel (v.). La firmo eldonis la lernolibron de Borel, krome vortarojn de Christaller, Jürgensen kaj Zamenhof, diversajn aliajn verkojn kaj la kolekton Esperanta Biblioteko Internacia (EBI).

En februaro 1904 aperis ĉe la firmao la monata gazeto "Esperantistische Mitteilungen" (Esperantistaj Sciigoj), kiu poste estis alinomata Germana Esperantisto. En aprilo 1909 la firmao fondis propagandejon, nomatan "Deutsche Esperanto-Centrale" (Germana Esperanto-Centro), kiun gvidis D-ro Linse. Ĝi celis konigi Esperanton en Germanio per flugfolioj kaj propagandaj broŝuroj kiujn ĝi eldonis.

La plej konata estis la flugfolio "Die Esperanto-Sprache auf einem Blatte" (La lingvo Esperanto sur unu folio), kiu ankoraŭ nun ekzistas.

D-ron Linse anstataŭis Friedrich Ellersiek ekde la 1-a de novembro 1909. La tuta eldonejo aktive laboris, sed pro la daŭra malsano de Jean Borel kaj la necesa pligrandigo de la presejo, la entrepreno kunfandiĝis kun tiu de Friedrich Ader, ekzistinta de 1909 en Dresden. La nova firmao sub nomo Ader und Borel G. m. b. H. ekfunkciis la 1-an de aŭgusto 1912. En marto 1922 Friedrich Ader eksiĝis el la firmao, lin anstataŭis Friedrich Ellersiek, alligante la dume fonditan propran eldonejon. La nomo de la firmao ŝanĝiĝis al Ellersiek und Borel kun sidloko en Wilmsstr. 5, same en la kvartalo Kreuzberg de Berlino.

En tiu tempo apartenis jam al la eldonaĵoj de la firmo la Demandaro de Ladaveze, Dokumentoj de Möbusz, kaj la gazeto "Esperanto-Praktiko" aperanta de 1919. De 1927 sola posedanto estas Friedrich Ellersiek, adreso estis Berlin SW 61, Johanniterstraße 9, kaj la nomo de la firmo prenis la nunan formon.

En aprilo 1929 ankaŭ la firmao de Rudolf Mosse transdonis al Friedrich Ellersiek siajn Esperanto-eldonaĵojn. La tiel kunigitaj firmaoj ĝis la jaro 1934 eldonis 2.100 diversajn volumojn en la vendovaloro de ĉ. 200 svisaj frankoj.

Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj la firmao aranĝis ankaŭ karavanojn, do komunajn vojaĝojn, al diversaj Esperanto-kongresoj.

Libroserioj de la eldonejo redakti

Vidu ankaŭ redakti