Emakimono (絵巻物 emaki-mono, bilda skribrulaĵo), ofte mallonge nomata emaki (絵巻), estas unu el la stiloj de japana pentrarto. Ĝi estas horizontala, ilustrita rakonta formo kiu estis kreita inter la 11-a kaj 16-a jarcento en Japanio. Emakimono kombinas ambaŭ kaj tekstojn kaj bildojn, kaj estas pentrita sur skribrulaĵo el paperosilko. Ili reprezentas batalon, romantikismon, religion, folkloron, kaj rakonton de la supernatura mondo. Famaj skribrulaĵoj estas jene; La Genji Monogatari Emaki (源氏物語絵巻 La Ilustrita skribaĵo de Romano pri Genĵi), La Ĉo-ĵu-ĵinbucu-giga (鳥獣人物戯画 La karikatura skribaĵo pri karaktero de homoj kiel bestoj) kaj tiel plu.

Panelo el Ĉo-ĵu-ĵinbucu-giga bilda skribrulaĵo
Panelo el Genĵi monogatari

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti