Emblemo de Kuvajto

La blazonoemblemo de Kuvajto (arabe شعار الكويت) estis adoptita en 1962. Ĝi konsistas el blazonŝildo en la koloroj de la ŝtata flago, supermetita sur ora falko (la Falko de la Kurajŝoj) kun etenditaj flugiloj. La falko tenas diskon enhavanta tradician velŝipon, kun la plena nomo de la ŝtato skribita en la araba ĉe la pinto de la disko.

Emblemo de Kuvajto
La emblemo de Kuvajto
La emblemo de Kuvajto
Uzata ekde: 1962
vdr

La tradicia velŝipo estas simbolo de la mara tradicio de la lando kaj troviĝas ankaŭ en la nacia blazono de Kataro. La falko estas simbolo de la historia tribo Kurajŝoj, al kiu la islama profeto Mohamedo apartenis kaj same troveblas en multaj aliaj blazonoj de la Arabia Duoninsulo.

La nuna emblemo anstataŭigis pli malnovan emblemon kun falko kaj du krucigitaj flagoj.