Malfermi la ĉefan menuon

Emil Zsigmondy [ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsigmondy Emil estis aŭstria hungara kuracisto, montgrimpanto. Liaj fratoj estis Nobel-premiito Richard Adolf Zsigmondy, Karl Zsigmondy, Otto Zsigmondy.

Emil Zsigmondy
Dr. Emil Zsigmondy.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1861 (1861-08-11)
en Vieno
Morto 6-an de aŭgusto 1885 (1885-08-06) (23-jara)
en Saint-Christophe-en-Oisans
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Adolf Zsigmondy
Frat(in)oj Richard Adolf ZsigmondyOtto ZsigmondyKarl Zsigmondy
Profesio
Profesio montgrimpanto • kuracisto
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Emil Zsigmondy

Emil Zsigmondy [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1861 en Vieno. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1885 en Francio en Saint-Christophe-en-Oisans.

BiografioRedakti

Gepatroj de Emil Zsigmondy estis hungaroj, kiuj translokiĝis al Vieno, kie Emil naskiĝis. Li akiris kuracistan diplomon en sia naskiĝurbo en 1884, malpli ol jaron antaŭ sia morto. Li komencis la montogrimpadon jam kiel adoleskanto, surgrimpante la Reiseck en Aŭstrio en rondiro de 26 horoj kun sia frato Otto Zsigmondy. Ambaŭ fratoj grimpis sen gvidistoj en la Zillertal Alpoj. En 1881 ili surgrimpis la Ortler de la Hochjoch.

Emil Zsigmondy estis la amiko kaj kunulo de Ludwig Purtscheller, la granda pioniro de la sengvidista Alpa grimpado. Emil atingis preskaŭ 100 montopintojn en Alpoj, kiuj estas pli altaj, ol 3000 m. Li estis la unua, kiu atingis montopinton Croda da Lago (en 1884-ben).

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Die Gefahren der Alpen (1885., hungare: Az Alpok veszélyei, 2001, resume 11 eldonoj en 3 lingvoj) ISBN 9639353000
  • Im Hochgebirge (1889, hungare Alpesi kalandozások 2004) ISBN 9639352675

MemorigilojRedakti

FontojRedakti