Malfermi la ĉefan menuon

Emilia Szabłowska (naskiĝis la 25-an de julio 1986 en Varsovio) estas pola piedbato-boksistino, plurfoja gajnintino de Mond-Pokaloj, vicmondĉampionino.

Sporta karieroRedakti

Vicmondĉampionino en duonkontakta piedbato-bokso, Turkio 2013.

Bronza medalistino de Mond-Pokalo 2007 (Koimbro, Portugalio).

Vicĉampionino de Eŭropo 2006 (Lisbono).

Plurfoje gajnis Mond-Pokalon: 2006 Hungario, kategorio 60 kg; 2006 Hungario, Turniro Grandchampion; 2006 Hungario, kategorio 55 kg; 2008 Hungario, kategorio 60 kg; 2010 Aŭstrio, kategorio 55 kg kaj 60 kg kune kun Pokalo de Eŭropo.

Ĉampionino de Pollando de junioroj 2004. Plurfoja ĉampionino de Pollando de senjoroj (2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2010), akademia ĉampionino de Pollando 2006 kaj 2007. Ennacia teamo de 2005. Sportistino de Sporta Klubo Piaseczno kaj Hektor Team Warszawa. Edukita de trejnistoj: Piotr Siegoczyński kaj Wojciech Ołtarzewski.

En internaciaj kaj landaj konkuroj akiris sume kelkdek, plimulte ormedalojn.

Konsiderata la plej bone frapanta pola reprezantino de piedbato-bokso.

Ŝi havas la unuan majstran gradon – nigran zonon – 1 danno.

InteresaĵojRedakti

Diplomitino de Varsovia Universitato. Titolo de magistra laboraĵo: Piedbato-boksado kaj formigo de elektitaj movpsikologiaj scipovoj ĉe infanoj en frulerna aĝo.

En 2003 estis partoprenantino de la landa finalo de la konkurso de manekenoj Elite Model Look.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti