Emilio Martínez-Lázaro
Emilio MARTÍNEZ-LÁZARO Torre (Madrido, 1945) estas kin-reĝisoro, produktoro kaj scenaristo ricevinto de la premioj Ora Urso de la Berlinale kaj la Ora Biznaga de la Malaga Kinfestivalo.
Emilio Martínez-Lázaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1945 (79-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Li ekkarieris kiel kinkritikisto en gazetoj kiel Griffith kaj Nuestro cine. Poste li faris kurtojn. Kunreĝisorinte kun Francesc Bellmunt, Jaime Chávarri kaj José María Vallés sian unuan filmon, nome Pasteles de sangre (1971), li debutis per Las palabras de Max (1978) pro kio li ricevis la Oran Urson de la Festivalo de Berlino. En la 1980-aj jaroj li kunlaboris por televidaj serioj kaj en 1986 li revenis al kino per Lulú de noche kun Imanol Arias, Amparo Muñoz kaj Antonio Resines.
En la 1990-aj jaroj li plue reĝisoris kinfilmojn. En 2002, El otro lado de la cama iĝis la plej biletvenda hispana filmo de la jaro. En 2007 li premieris Las 13 rosas, kiu atingis 14 nomumojn al Goja-premioj, sed ricevis nur kvar tiajn premiojn, el kiuj la majoritato pri teknikaj aferoj. En 2014, li reĝisoris amuzan Ocho apellidos vascos (ok eŭskaj familinomoj), ĝis nun la plej biletvenda hispana filmo.
Filmoj
redakti- Miamor perdido (2018)
- Ocho apellidos catalanes (2015)
- Ocho apellidos vascos (2014)
- La montaña rusa (2012)
- Las 13 rosas (2007)
- Los 2 lados de la cama (2005)
- El otro lado de la cama (2002)
- La voz de su amo (2000)
- Carreteras secundarias (1997)
- Los peores años de nuestra vida (1994)
- Amo tu cama rica (1991)
- El juego más divertido (1988)
- Lulú de noche (1985)
- Sus años dorados (1980)
- Las palabras de Max (1978)
- Pastel de sangre (1971)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Emilio Martínez-Lázaro en la hispana Vikipedio.