Iranika Enciklopedio

(Alidirektita el Enciklopedio Iranika)

Encyclopædia Iranica (en Esperanto: Enciklopedio Iranika) estas projekto kies celo estas krei ampleksan kaj aŭtoritatan anglalingvan enciklopedion pri la historio, kulturo, arto kaj civilizacio de Irano ekde la prahistorio ĝis la modernaj tempoj. Tiu ĉi projekto de Universitato Kolumbio celas atingi 45 volumojn. Konsiderinda parto de la enciklopedio jam estas verkita kune kun multaj bildoj kaj tabeloj. Plejparto de ili jam estas publikigita libroforme kaj ankaŭ estas sur la interreto senpage.

Encyclopædia Iranica
retejorigidkovrila libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1982
Loko Usono
Eldonejo Universitato Kolumbio
Ĝenro enciklopedio
vdr

La enciklopedio estas celita kaj por la avantaĝo de tiuj, kiuj okupiĝas pri iranaj studoj, kaj por la ĝenerala interesita publiko.

La enskriboj de la enciklopedio koncernas grandan nombron da sciencaj fakoj, el la kampo de natursciencoj, homscienco kaj socio: geografio, botaniko, zoologio, historio, kultursciencoj, literaturo, religiaj studoj, politika scienco, internaciaj rilatoj kaj pli. La enskriboj traktas de malsamaj anguloj popolojn kiuj parolas iranajn lingvojn, ilian historion kaj kulturon, kaj la landojn en la spaco kie ili vivas, aŭ vivis en la pasinteco. Tiu ĉi spaco inkluzivas Iranon mem same kiel Afganio, Taĝikio, Anatolio, Kurdio kaj aliaj regionoj en Azio kaj Kaŭkazo.

La enciklopedio estas multnacia projekto, kiu komenciĝis en 1973, kaj funkcias kadre de la Centro por Iranaj Studoj en Universitato Kolumbio en Usono. Financado por la projekto venis ekde 1979 de usona registara fonduso por subteni la homsciencon, same kiel de diversaj fondaĵoj kaj privataj donacantoj. Ĉar la projekto daŭris, la parto de privataj donacantoj en ĝia financado pliiĝis kaj la parto de registara financado malpliiĝis, kaj en 2007 nur triono de la buĝeto venis de la fondaĵo por la subteno de la filozofia fakultato.

Pli ol 1200 esploristoj de malsamaj landoj en la mondo verkis kontribuojn en la enciklopedio. La laboro de verkado kaj redaktado estas administrata de la ĉefredaktoro, helpata de administra redaktoro, subredaktistoj, internacia konsila komitato kaj 44 profesiaj konsilistoj el diversaj akademiaj institucioj ĝenerale en Usono, Eŭropo, kaj Azio. La fondinto de la projekto kaj la ĉefredaktoro de 1973 ĝis 2017 estis Ehsan Jarŝater, emerita profesoro ĉe Universitato Kolumbio.

La unua volumo estis publikigita en 1982, kaj ĝis 2005 12 volumoj estis publikigitaj. La teksto estas havebla en sia tuteco senpage en la Interreto.

La entrepreno Encyclopaedia Iranica aljuĝas la premion Latifah Jarŝater unufoje ĉiun duan jaron por instigi la studon de irana literaturo, kun emfazo sur virinoj en la irana kaj persa regionoj. Inter la ricevantoj de la premio estas la poeto Simin Behbani, la esploristo Farzana Milani kaj la verkisto Ŝahrnuŝ Parsipur.

Eksteraj ligiloj redakti