Endoĥorio

(Alidirektita el Endozooĥorio)
La arbara frago apartenas al la plantoj, kiuj uzas endoĥorion kiel disvadtigomeĥanismon

Endoĥorio, endozooĥorio aŭ digestdisvastigo estas meĥanismo, kiun la plantoj uzas por disvastigi siajn semojn. Ĝi apartenas al la tiel nomata zooĥorio, la disvastigo per bestoj.

FunkciprincipoRedakti

Post la enkorpigado de la tiel nomataj diasporoj de homoj aŭ bestoj la durŝelaj semoj, drupoj kaj nuksetoj estas tuj elkorpigitaj. Digestsukoj preparas la semŝelon por burgonado. Por kelkaj plantoj, kiel ekzemple frambojAdansonia digitata, la afrika baobabo necesas pasado de la intesto, alikaze la semo ne burĝonas. La kune elkorpigita fekaĵo estas sterko.

Ruĝo kiel signalkoloroRedakti

Nemature la fruktoj estas verdaj. La ŝanĝo de la koloro de verda al ruĝa, malhelblua aŭ nigra estas la signalo por la bestoj, ke la frukto estas matura.

Distancoj de disvastigoRedakti

La distanco de la disvastigo de la planto dependas de la rapideco, kiun la kerno bezonas por pasi la digestan aparaton. Grandan rolon ankaŭ ludas la vaganta radiuso de la bestoj. La distanco inter la patrina planto kaj la disvastigita ĝermplanto povas mezuri inter nur kelkaj metroj ĝis pluraj kilometroj.

Birdoj kiel plej grava bestgrupo de la EndoĥorioRedakti

La plej grava bestogrupo de la endoĥorio estas la birdoj. Hedero, Euonymus europaeus, konvalario kaj sovaĝaj rozoj estas disvastigata per ĝi. La visko komplete dependas de la endoĥoria disvastigo. Eĉ la disvastigado de kelkaj akvoplantoj dependas de akvobirdoj kiel anasoj, ekzemple Potamogeton, la Sparganium respektive multaj kareksoj. La disvastiga distanco ofte estas tre limigita. Ofte ĝi nur estas 25 ĝis 50 metrojn.

Vidu ankaŭ: birdoĥorio (disvastigo pere de birdoj)

Endoĥoriaj plantoj sen disvastigantojRedakti

Vico da nordamerikaj arboj produktas fruktojn, kiuj falas grunden post maturiĝo kaj tie forputras. Ekzemploj de tiuj plantoj estas kristodorna glediĉio, Kentukia kafarbo kaj Maclura pomifera. En nordameriko nuntempe mankas la bestojn, kiuj manĝas la fruktojn. Rimarkinde estas, ke la fruktoj estas tre grandaj. Tiu venas al la teorio, ke la amerika megafaŭno, kiu formortis antaŭ 14.000 jaroj, partoprenis al al disvastigo de la arbospecioj. Mamutoj kiel la prerimamuto, mastodontoj kaj gigantfolivoroj kapablus multigi tiajn plantojn.