Kristodorna glediĉio

specio

La kristodorna glediĉio, (Gleditsia triacanthos), estas decidua arbo hejma en centra Nordameriko. Ĝi estas plejofte trovebla en la humidaj grundoj de rivervaloj etendiĝanta ekde sudorienta Suda Dakoto ĝis Nov-Orleano kaj centra Teksaso, kaj tiel fore orienten kiel Orienta Masaĉuseco. La nomo "amerika glediĉio" estas evitenda, ĉar ekzistas ankaŭ (sud)amerik-glediĉia specio. Pro la dornoj tiu planto iome similas al kristodorno (Paliurus spina-christi).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kristodorna glediĉio
Kristodorna glediĉio en Vaŝintonio montras sian aŭtunan koloron
Kristodorna glediĉio en Vaŝintonio montras sian aŭtunan koloron
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genro: Glediĉio Gleditsia
Gleditsia triacanthos
L.
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gleditsia triacanthos - Muzeo de Tuluzo
La pare pinataj folioj de kristodorna glediĉio.

Priskribo redakti

 
Detalo de dornoj.

La kristodorna glediĉio povas atingi alton de 20–30 m . Ĝi rapide kreskas , kaj relative mallongdaŭre vivas; ĝia vivotempo estas tipe proksimume 120 da jaroj, kvankam iuj vivas ĝis 150 jarojn. Ili ventege perdemas grandajn branĉojn. La folioj estas pinate kunmetitaj ĉe pli maljunaj arboj sed dupinate kunmetitaj ĉe fortaj junaj arboj. La folioloj estas 1,5–2,5 cm ( pli malgrandaj ĉe dupinataj folietetoj ) kaj brile verdaj. Ili aŭtune montriĝas flavaj. Printempe folioburĝonado estas relative malfrua, sed ĝenerale iomete pli frua ol la ŝajnakacia robinio. La forte odoraj krem-koloraj floroj ekaperas en malfrua printempo, en aretoj elvenantaj el la bazo de la foliaj akseloj.

La frukto de la kristodorna glediĉio estas plata guŝo kiu maturiĝas en frua aŭtuno. La guŝoj estas ĝenerale inter 15–20 cm. La pulpo je la internaj flankoj de la guŝoj estas manĝebla, male al tiu de ŝajnakacia robinio, kiu estas venena. La semoj estas dissemitaj per paŝtado de herbovoruloj kiaj ekzemple brutaro kaj ĉevaloj, kiuj manĝas la guŝopulpon kaj sekrecias la semojn en la ekskrementoj; la digesta sistemo de la besto kunlaboras por malkomponigi la malmolan semŝelon, faciligante ĝermadon.

 
Infloreskoj de kristodorna glediĉio.

Kristodornaj glediĉioj ofte havas dornojn kiuj longas 3–10 cm, elkreskantajn el la branĉoj, iuj atingas longojn de pli ol 20 cm; tiuj povas esti ununuraj, aŭ disbranĉigitaj je pluraj punktoj, kaj ofte formas densajn aretojn. La dornoj estas sufiĉe molaj kaj verdaj kiam junaj. Ili malmoliĝas kaj montriĝas ruĝaj kiam maljuniĝantaj, tiam ili fadas al cindrogrizo kaj montriĝas rompiĝemaj kiam maturaj. Tiuj dornoj supozeble disvolviĝis por protekti la arbojn de folio-paŝtado de la plejstocena megafaŭno kiu ankaŭ eble estis implikita en semodisvastigo [1]. Sendornaj formoj (Gleditsia triacanthos inermis) estas foje trovataj elkreskantaj sovaĝe kaj estas haveblaj kiel arbokultivejaj plantoj.

Uzado redakti

Malgraŭ sia nomo, la kristodorna glediĉio ne estas signifa mieloplanto. La angla nomo honey locust rilatas la dolĉan guston de la guŝopulpo, kiu estis uzita kiel nutraĵo fare de la indianoj, kaj povas ankaŭ esti fermentata por fari bieron. La longaj guŝoj, kiuj poste sekiĝas kaj maturiĝas bruniĝante aŭ kaŝtanbruniĝante, estas ĉirkaŭitaj en starema, ledeca haŭto kiu adheras tre forte al la pulpo ene. La pulpo - brile verda en nematuraj guŝoj - estas forte dolĉa, kraketa kaj sukulenta en nematuraj guŝoj. Malhelbrunaj tanin-riĉaj semoj estas trovitaj en fendetoj ene de la pulpo.

 
Nematuraj guŝoj de kristodorna glediĉio.

Ĝiaj kultivaroj estas popularaj ornamaj plantoj, precipe en la nordaj ebenaĵoj de Nordameriko kie malmultaj aliaj arbospecioj povas postvivi kaj prosperi. Ĝi toleras urbajn kondiĉojn, kompaktigitan grundon, vojosalon, alkalan grundon, varmegajn kaj aridajn periodojn. La populareco ŝuldas al la fakto ke la transplantado estas tiel facile. La kreskorapideco kaj la toleremo por malbonaj ejokondiĉoj faras ke la kristodorna glediĉo estas aprezita en areoj kie kanopeo estas dezirita rapide, kiel ekzemple en novaj parkoj aŭ en loĝkvartaloj, kaj en perturbitaj kaj rekuperitaj medioj, kiel ekzemple estintaj minejoj. Ĝi estas rezistema al lanaj tineoj sed estas senfoliigita fare de alia damaĝbesto, la Homadaula anisocentra (lepidopteroj). Akaroj, kanceroj, kaj gajloj estas problemo kun iuj arboj. Multaj kultivaroj ne havas dornojn.

Kristodornaj glediĉioj produktas alt-bonkvalitan, daŭreman lignon kiu poluras bone, sed la arbo ne kreskas sufiĉe grandnombre por subteni amasindustrion. Ĝi ankaŭ estas uzita por palisoj kaj ŝpaloj ĉar ĝi estas rezistema al putrado. Tamen, limigita merkato ekzistas por kristodorn-glediĉia meblaro. En la pasinteco, la malmolaj dornoj de la pli junaj arboj estis utiligitaj kiel najloj.

Tiu nearktisa specio estas populara ĉe permakulturistoj tra la mondo, por siaj multoblaj uzoj. La guŝoj produktas valoran, alt-proteinan brutarofuraĝon, kiu iĝas pli alireblan kun la sendorna ( inermis ) kultivaro. La ombrego de la arbokrono estas de granda valoro por la brutaro en pli varmaj klimatoj, kiel ekzemple en Aŭstralio. Oni ankaŭ asertas ke ĝi estas nitrogenofiksanto, per rizobioj kiuj avantaĝigas la ĉirkaŭantan grundon kaj plantojn. La daŭreco kaj kvalito de la ligno, same kiel la kapablo produkti siajn proprajn najlojn, konvenas la paradigmon de mem-nutranta agrikulturo kiu postulas pli malmultajn eksterajn enigaĵojn/resursojn.

La kapablo de glediĉio por fiksi nitrogenon estas pridisputata. Multaj sciencaj fontoj [2][3][4] klare konstatas ke glediĉio ne fiksas nitrogenon. Iuj apogas tiun deklaron kun la fakto ke glediĉio ne formas radiktuberetojn kun simbiozaj bakterioj, la hipotezo estante ke sen nodetoj, neniu N-fiksado povus okazi. En kontrasto, multaj popularaj fontoj, permakulturopublikaĵoj aparte, asertas ke glediĉio fiksus nitrogenon sed helpe de ia alia mekanismo.

Ekzistas anatomiaj, ekologiaj kaj taksonomiaj indikoj [5] por refuti la supozon ke nur nodetoformantaj plantoj fiksus nitrogenon. Multaj sennodetaj specioj estas tiel kapablaj kiel nodetaj specioj por bone kreski en nitrogene malriĉaj grundoj kaj en kelkaj kazoj eĉ vegetas pli bone en la sama kreskejo [6].

Kiamaniere tio okazas estas ankoraŭ ne bone komprenita, sed nuntempa scienca esploro registris kromproduktojn de nitrogenaza agado en sennodetaj fabacoj [7] inkluzive de kristodorna glediĉio. Ankaŭ, ektronmikroskopado indikas la ĉeeston de aretoj ĉirkaŭ la interna kortiko de radikoj, ĵus ekster la ksilemo, kiuj similas koloniojn de rizobiaj bakterioj. Tiuj povas eble konstitui la evoluismajn antaŭulojn ĉe la fabacoj por nitrogena fiksado per nodetoj. Estas ne sciata ĉu la speco de N-fiksado implicita per tiuj eltrovaĵoj avantaĝigas aliajn plantojn en la najbareco, kiel estas sciata esti la kazo por nodetaj fabacoj. Kristodorna glediĉio facile kopsiĝas, kaj ŝajnas akceptebla supozi ke redukto en radikomaso responde al kopsado devus liberigi nutraĵojn el la restaĵoj de radikoj en la grundo, profite al najbaraj plantoj.

Farmakologiaj ecoj redakti

 
Ligno.

Ekstraktoj de glediĉio prezentas gravajn farmakologiajn ecojn por kuraci reŭmatisman artriton, kiel kontraŭ-mutaciinto , por kemiterapio kaj havas signifan ĉelo-toksina efiko kontraŭ diferencaj ĉelo-linioj [8]. Semoj de kristodorna glediĉio enhavas tripsininhibanton [9][10].

Referencoj redakti

  1. angle Barlow, Connie (2001). “Anachronistic Fruits and the Ghosts Who Haunt Them”, Arnoldia 61 (2). Alirita 2008-02-21.. 
  2. angle “Nodulation and symbiotic nitrogen fixation by prairie legumes”, Proceedings, 2nd Midwest prairie conference. 
  3. angle Allen, O.N.; Allen, E.K.. (1981) The Leguminosae. The University of Wisconsin Press. 812 p..
  4. angle “Quantification of symbiotic nitrogen fixation by Elaeagnus angustifolia L. on salt-affected irrigated croplands using two 15N isotopic methods”, Nutrient Cycling in Agroecosystems. 
  5. angle (2011) “Toward a new concept of the evolution of symbiotic nitrogen fixation in the Leguminosae”, Plant and Soil Volume 186 (Number 1), p. 151–159. doi:10.1007/BF00035069. 
  6. angle Bryan, James. (1995) Leguminous Trees with Edible Beans, with Indications of a Rhizobial Symbiosis in Non-Nodulating Legumes.
  7. angle (August 13-17 1995) “”, Series: Developments in Plant and Soil Sciences:Current Issues in Symbiotic Nitrogen Fixation Vol. 72 (Proceedings of the 15th North American Symbiotic Nitrogen Fixation Conference). 
  8. angle Abou Zeid A.H., El Hawary S.S., Mohammed R.S., Ashour W.E."Bioactive constituents from gleditsia triacanthos L. leaves." Planta Medica. Conference: 59th International Congress and Annual Meeting of the Society for Medicinal Plant and Natural Product Research Antalya Turkey. Conference Start: 20110904 Conference End: 20110909. Conference Publication: (var.pagings). 77 (12) , 2011.
  9. angle Mosolov V.V., Kolosova G.V., Valueva T.A., Dronova L.A. "Trypsin inhibitor from Gleditsia triacanthos L. seeds. <Ingibitor tripsina iz semian gledichii (Gleditsia triacanthos L.).Biokhimiia (Moscow, Russia). 47 (5) (pp 797-802), 1982
  10. Mosolov V.V., Kolosova G.V., Valueva T.A., Dronova L.A."Trypsin inhibitor from Gleditsia triacanthos (L.)." Biokhimiya. 47 (5) (pp 797-802), 1982.

Bibliografio redakti

  • angle Sternberg, Guy 2004 : Native Trees for North American Landscapes, Timber Press, 264 p.
  • angle Little, Elbert L. 1980 : The Audubon Society Field Guide To North American Trees - Western Region, Alfred A. Knopf, New York, 495 p.
  • angle Philips, Roger 1979 : Trees of North America and Europe, Random House, Inc., New York ISBN 0-394-50259-0

Eksteraj ligiloj redakti