Kristodorno ( Paliurus spina-christi ) (sin.: P. aculeatus Lam., P. australis Gaertn., kaj Rhamnus paliurus L.) estas plantospecio, kiu apartenas al ramnacoj (Rhamnaceae). Ĝia nomo eble venas el tio, ke oni uzis tion en dornokrono.

Kristodorno
Paliurus spina-christi

Priskribo redakti

Ĝi estas falfolia arbeto altante 3-5 m, kun fortaj dornoj. La pinglopikaj dornoj staras duope, alterne kreskante sur la branĉoj dekstre-maldekstre. La brilfolioj estas rondformaj aŭ ovoformaj, starantaj en du vicoj. La folioj longas 2–4 cm, la folirando estas fajne dentita.

La flav-verdaj floretoj (diametro 2 mm) floras en junio-julio en foliaj akseloj, en grapolo. La fruktoj grandas 2–3 cm kaj meze pintiĝas la grajno, kiun ĉirkaŭas ondranda flugiga flugilo.

Vidu ankaŭ redakti