Endre Lengyel
LENGYEL Endre [lendjel] estis hungara geologo, universitata profesoro.Li naskiĝis la 8-an de majo 1893 en Szamosújvár kaj mortis la 16-an de marto 1981 en Budapeŝto.
Endre Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1893 en Gherla |
Morto | 16-an de marto 1981 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo - geologio (–1922) |
Okupo | |
Okupo | geologo |
Biografio
redaktiEndre lengyel havigis diplomon de instruisto en Universitato de Koloĵvaro (1921), poste li doktoriĝis pri geologio (1922). Samloke li iĝis praktikanto, asistanto. En Universitato de Szeged li estis adjunkto (1924), poste privatprofesoro (1928). En Italujo li studis la vulkanojn kaj li prelegis (1930) en la Universitato Catanio. Ekde 1939 li iĝis universitata profesoro en Budapeŝto. En 1949 alvenis al Instituto pri Geologio kaj laboris tie kiel scienca ĉefkunlaboranto ĝis sia pensiuliĝo (1959). Li laboris ankoraŭ ses jarojn ĉe la Mineja Esplorinstituto. Li finis sian instrukarieron en la Akademio pri Tekniko kaj Ekonomikscienco (1949-1952). Li havas pli ol cent da sciencaj publikaĵoj. Li estis ĉefsekretario dum pluraj jaroj de Hungara Geologia Asocio, kies en 1978 li iĝis ano honora.
Pli gravaj verkoj
redakti- Alföldi homokfajták ásványos összetétele (Földtani Közl., 1931);
- A Dunazug-hegység andezitterületének felépítése (A Földtani Intézet Évi Jelentése az 1951. évről, Bp., 1953);
- A Szarvaskő környéki titán-vanádium-vasérckutatás újabb eredményei (A Földtani Intézet Évkönyve, 1957. 2. f.).
Fontoj
redakti- Magyar Életrajzi lexikon