Uzo de energio en la socio
La titoloj energio (socio), energia industrio kaj energia sektoro alidirektas ĉi tien.
La titoloj energio (socio), energia industrio kaj energia sektoro alidirektas ĉi tien.

Uzo de energio en la socio pritraktas la utilecon de energio por homa socio kaj la problemojn por la ĉirkaŭaĵo. Energio laŭ tiu socia senco enhavas ĉiun energion kiun homoj uzas por ateni sociajn bonojn kiel transvivadon, riĉecon kaj komforton. La disvolvo de novaj teknikoj permesas la uzon de pli da energio por la bonfarto de homoj, sed ankaŭ estas kreinta ekologiajn problemojn. Tutmonda varmiĝo estas unu el ties tre gravaj ekzemploj.
En la nunaj industriaj socioj, la fokuso de la temo estas la energia industrio aŭ la energia sektoro de la ekonomio, do la sumo de ĉiuj industrioj implikitaj en la produktado kaj vendo de energio, inkluzive de ekstraktado, fabrikado, rafinado kaj distribuo de fuelo. Moderna socio konsumas grandajn kvantojn da fuelo, kaj la energia industrio estas decida parto de la infrastrukturo kaj prizorgado de socio en preskaŭ ĉiuj landoj.
Aparte, la energia industrio konsistas ĉefe el:
- industrioj de fosiliaj fueloj, kiuj inkluzivas industriojn de nafto (naftokompanioj, naftaj rafinejoj, fueltransporto kaj vendo al finuzantoj ĉe benzinstacioj), karbo-industriojn (ekstraktado kaj prilaborado) kaj la industriojn de tergaso (tergasekstraktado kaj produktado de karbogaso, same kiel distribuo kaj vendo);
- elektra industrio, inkluzive de elektrogenerado, distribuo kaj vendo de elektro;
- nukle-energia industrio (produktado de elektro, konstruado de nukleaj elektrejoj, kaj prilaborado de fisiebla materialo kaj prizorgo de rubo post ĝia eluzo);
- industrio de renoviĝanta energio, konsistante de firmaoj pri alternativa, renovigebla energio, inkluzive de tiuj implikitaj en hidroelektra energio, ventoenergio, kaj utiligo de sunenergio, kaj la fabrikado, distribuo kaj vendo de alternativaj fueloj; kaj,
- tradicia energiindustrio bazita sur la kolektado kaj distribuado de brulligno, kies uzo, por kuirado kaj hejtado, estas aparte ofta en pli malriĉaj landoj.