En fiziko, la energio de Planck EP estas la mezurunuo de energio en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.

Ĝi egalas al

kie c estas lumrapideco en vakuo;

G estas gravita konstanto;
estas malpligrandigita konstanto de Planck.

Ĝia valoro estas

EP ≈ 1,95608 (10) · 109 J ≈ 1,220891(61) · 1019 GeV

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas EP = 1,95608 · 109 J ± 0,00010 · 109 J.

Necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de EP preskaŭ egalas al tiu de G dividita je 2. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.


Ekvivalenta difino surbaze de necerteca principo estas:

kie tP estas tempo de Planck.

Ekvivalenta difino surbaze de maso-energia ekvivalento estas:

EP = mP c2

kie mP estas maso de Planck.

La energio de Planck estas proksimume elektra energio, kiun granda (1000 MW) elektrocentralo produktas dum du sekundoj. La energio de Planck estas proksimume energio de fulmo. Tamen por elementa partiklo energio de Planck estas ege granda energio. La plej alte energia kosma radiado observita en 1991 havis mezuritan energion de proksimume 50 ĵuloj, kio estas proksimume 2,5·10−8 Ep.

La energio de Planck estas signifa kvanto en partikla fiziko kiam gravito estas prenita en kalkulon. La energio de Planck estas ne nur la energio bezonata (principe) por sondilo kun precizeco de 1 longo de Planck, sed estas verŝajne ankaŭ la maksimuma ebla energio kiu povas esti en regiono de tiu skalo. Sfero de 1 longo de Planck en diametro, enhavanta 1 energion de Planck, estas eta (kaj tre varma) nigra truo.

En la ekvacioj de ĝenerala relativeco, G estas ofte multiplikita je . De ĉi por partikla fiziko kaj fizika kosmoscienco oni ofte uzas la alian sistemon ol la unuoj de Planck. En unuoj de Planck G estas ununormigita, kaj en la modifita sistemo 8πG estas ununormigita. Ĉi tio rezultoas je la malpligrandigita energio de Planck kiu egalas al:

≈ 0,390 · 109 J ≈ 2.43 · 1018 GeV

kiu estas je fojoj pli malgranda ol la normala energio de Planck.

Ankaŭ estas interrilato

EP = PP tP

kie PP estas povumo de Planck.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti