Enikő Détár
Enikő DÉTÁR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Détár Enikő estas hungara aktoro.
Enikő Détár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1964 (60-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Rékasi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Enikő Détár [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1964 en Szolnok.
Biografio redakti
Enikő Détár akiris diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en Budapeŝto en 1986. Post siaj studoj ŝi estis membro ĉefe en teatraj trupoj de Budapeŝto (ekzemple Teatro Madách). Ekde 1996 ŝi estas libera aktoro (ŝi ne apartenas al trupo). Ŝi ofte ricevis rolojn en kinejaj kaj televiziaj filmoj, eĉ ŝi gvidis televiziajn programojn. Ŝi estas eksedziniĝinta, ŝi naskis dufoje. Ŝi ricevis premiojn en 1993, 1996 kaj 2009.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Eliot- Webber: Cats (Katoj) - Victoria; ankaŭ Bombalurina (muzikalo)
- Kocsák-Miklós-Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - Bella
- Webber-Rice: Evita - titolrolo
- Boublil - Schönberg - Kretzmer: Les Misérables (La mizeruloj) - Madame Thenardier
Aliaj roloj redakti
- diversaj kinejaj filmoj inter 1985-2012
- diversaj televiziaj filmoj inter 1985-2012
- diversaj hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
Fontoj redakti
- [2] angle
- [3] Arkivigite je 2015-03-15 per la retarkivo Wayback Machine hungare