Enlil-kudurri-usur

Enlil-kuduri-usur, filo de Tukulti-Ninurta la 1-a, inter la jaroj 1186 kaj 1182 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio.

Enlil-kudurri-usur
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Tukulti-Ninurta la 1-a vd
Gefratoj Aŝur-nadin-apli vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ kronologia listo de la regantoj de Asirio kaj Babilonio, li militis kontraŭ la babilonia reganto Adad-ŝuma-usur. Tamen la oficiro Ninurta-apal-ekur, kiu venis el asiria nobela familio dum pluraj generacioj vivinta en Babilonio, kun sia soldataro marŝis al la asiria ĉefurbo Aŝuro, konkeris ĝin kaj deklarigis sin mem reĝo. La sorto de Enlil-kuduri-usur ne tute klaras, tamen dedukteblas ke pliaj filoj de Tukulti-Ninurta la 1-a restis ĉe la reĝa kortumo de Ninurta-apal-ekur.

Literaturo redakti

  • Albert Kirk Grayson, Assyrian Royal inscriptions ("asiriaj reĝaj enskriboj", anglalingve, Wiesbaden (Germanio) 1972)
Antaŭe:reĝo de AsirioPoste:
Aŝur-nirari la 3-aNinurta-apal-ekur