Ninurta-apal-ekur (aŭ Ninurta-apil-ekur) inter la jaroj 1182 kaj 1179 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio.

Ninurta-apal-ekur
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ilī-padâ (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aŝur-dan la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regado

redakti

Laŭ kronologia listo de la regantoj de Asirio kaj Babilonio, li estis praido de la historia asiria reĝo Eriba-Adad (regotempo de 1390 ĝis 1364), kiu fuĝis al ekzilo en Babilonio. Ninurta-apal-ekur dum milito asiria-babilonia revenis de Babilonio al la lando de sia prapatro, kun sia soldataro marŝis al la asiria ĉefurbo Aŝuro, konkeris ĝin kaj deklarigis sin mem reĝo de Asirio. La sorto de Enlil-kudurri-usur, la antaŭa asiria reganto, filo de Tukulti-Ninurta la 1-a, ne tute klaras, tamen dedukteblas ke pliaj filoj de Tukulti-Ninurta la 1-a restis ĉe la reĝa kortumo de Ninurta-apal-ekur.

La historiistoj disputas, ĉu li regis nur dum tri jaroj aŭ ĝis la jaro 1169, do dum sume dek tri jaroj. Klaras, ke Ninurta-apal-ekur estis samepokano de la reĝo Meli-Ŝipak de Babilonio, kiu donacis al la nova asiria reganto plurajn ĉevalojn kaj kovrilojn. Dum lia regotempo Asirio estis skuata fare de forta tertremo, kiu detruis la templon de la milita diino Iŝtar en la asiria ĉefurbo Aŝuro. La filino de Ninurta-apal-ekur estis supera sacerdotino de la regno, kaj lia filo Aŝur-dan la 1-a post li iĝis asiria reĝo.

Literaturo

redakti
  • H. Gasche kaj aliaj, Dating the fall of Babylon: A re-appraisal of Second-Millennium chronology: A joint Ghent-Chicago-Harvard project. Mesopotamian History and Environment, Series 2. Memoires 3 (Ghent kaj Ĉikago, Usono, 1998).
  • E. Hornung, Untersuchungen zur Chronologie und Geschichte des Neuen Reiches (Wiesbaden, Germanio, 1964).
  • M. B. Rowton, The Material from Western Asia and the Chronology of the Nineteenth Dynasty. Journal of Near Eastern Studies 25/4, 1966, 240-258.
  • M. Astour, The Hurrian king at the siege of Emar. En: Mark W. Chavalas (eld.), Emar, the history, religion and culture of a Syrian town en the late Bronze Age (Bethesda 1996), 25-6.
  • Albert Kirk Grayson, Assyrian Royal inscriptions ("asiriaj reĝaj enskriboj", anglalingve, Wiesbaden, 1972)
  • Joan Oates: Babylon, Bergisch Gladbach (Germanio) 1983, paĝoj 117 kaj 122 ĝis 123, ISBN 381120727X
  • J. A.Brinkman, Materials and studies for Kassite history. Ĉikago, Oriental Institute of the University of Chicago 1976.
Antaŭe:reĝo de AsirioPoste:
Aŝur-nadin-apliAŝur-dan la 1-a