Entrala [enTRAla] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Entrala estus komprenebla etimologie kiel Enirejo al la provinca ĉefurbo Zamoro el sudo laŭ la Vía de la Plata.

Entrala
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49721
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 5° 45′ U (mapo)41.4311963-5.7547283Koordinatoj: 41° 26′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 699 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Entrala (Provinco Zamoro)
Entrala (Provinco Zamoro)
DEC
Entrala
Entrala
Situo de Entrala
Entrala (Hispanio)
Entrala (Hispanio)
DEC
Entrala
Entrala
Situo de Entrala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Entrala [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 429 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas nur 10 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Zamora, sude kun El Perdigón, oriente kun Morales del Vino kaj okcidente kun Tardobispo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti