Entrambasaguas
Entrambasaguas [entrambaSAĝuas] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.
Entrambasaguas | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39715 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 568 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 23′ N, 3° 41′ U (mapo)43.377777777778-3.6766666666667Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 45 m [+] | ||
Areo | 43,2 km² (4 320 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Entrambasaguas (Cantabria) [+] | |||
Geografio
redaktiĜi limas norde kun Marina de Cudeyo kaj Ribamontán al Monte, okcidente kun Medio Cudeyo kaj Riotuerto, sude kun Ruesga kaj oriente kun Solórzano. Ĝi estas je 21 km de Santandero.
La plej altaj pintoj estas El Moro (279 m), Alto del Portillón (445 m) kaj El Cueto (563 m). La altitudo gamas inter 563 m ĉe la suda pinto (El Cueto) kaj 15 m norde, borde de la rivero Miera. La loknomo Entrambasaguas estas etimologie komprenebla kiel Inter ambaŭ akvoj, rilate al diversaj akvofluoj, plej grave la rivero Aguanaz. La municipa blazono tion montras simbole.
Demografio
redaktiPor areo de 43,2 km² estas 5 357 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 5 357 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: El Bosque, Entrambasaguas (ĉefurbo), Hornedo, Hoznayo, Navajeda, Puente Agüero kaj Santa Marina.
Entrambasaguas kreskiĝis en la lastaj jaroj, jam en la 21-a jarcento, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Fakte ĝi duobligis sian loĝantaron en la du unuaj jardekoj de la jarcento. Entrambasaguas estas bone komunikita kun Santandero kaj aliloke.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de Prahistorio kaj ĝis de Bronzepoko. La plej frua mencio de tiu municipo estas de 1210, en Cartulario de Santa María del Puerto de Santoña. Ĝi formis parton de la komunumaro Merindad de Trasmiera. Tiu teritorio restis ene de la Junta de Cudeyo, parto de la komunumaro Corregimiento de las Cuatro Villas de la Costa de la Mar. La moderna municipo konstituiĝis en 1822.
Heredo
redaktiDe ĝia heredo elstaras du Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:
- Palaco de Acebedo en Hoznayo, de la 17-a jarcento. Ĝi havas fasadon inter du turoj kvadratformaj. Oni konsideras ĝin apartenanta al la Herera Renesanca stilo.
- Palaco de Fernández de Velasco, formata per domego de mezo de la 17-a jarcento kaj apudigita tur-domo de fino de la 18-a jarcento. Oni konsideras, ke ĝi apartenas al stilo «regiona klasikismo».
Krome, estas tri katalogitaj havaĵoj nome jenaj:
- La Fonto de la Franco, en Hoznayo.
- Muelejo kaj aro de monumentaj enirpordegoj.
Bildoj
redakti-
Navajeda.
-
Ponto ĉe Puente Agüero.
-
Panoramo ĉe Santa Marina.