Trasmiera

Trasmiera [trasmjEra] (kantabre kaj historie, Tresmiera) estas historia komarko en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas inter la riveroj Miera kaj Asón, tio estas, inter la Golfo de Santandero kaj la Golfo de Santoña, ĉe la Kantabra Maro. En la marbordo abundas klifoj kaj belaj sablaj strandoj, ekzemple tiuj en Langre, Loredo, Isla, Noja kaj Berria (Santoña). En la ena parto de la komarko estas vastaj herbejoj kaj abundaj hoteloj kaj kampadejoj.

Trasmiera
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Ribamontán al Monte
Municipoj 19
Areo 557.97 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
54954 loĝ.
98.48 loĝ./km²
Trasmiera en Kantabrio.
vdr

En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, tial administra komarko-divido estas nur kultura aŭ socia.

Municipoj redakti

Jen listo de municipoj en la komarko:

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti