Municipa teritorio de Liérganes, nordoriente de Kantabrio.Malnova Ponto de Liérganes
La du ĉefaj loĝitaj lokoj estas samnoma Liérganes (sidejo de la municipa registaro) kaj Pámanes. Laŭ censo de 2013 la municipo havis 2435 loĝantojn.
La vilaĝo-kerno de Liérganes estas tre vizitata de turistoj pro ties tipaj kaj bone konservitaj tradiciaj konstruaĵoj. Liérganes ankaŭ estas centra loko en la legendo de Fiŝhomo, kantabra mitaĵo.